Mátra

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mátra
Remove ads

Mátra [ma:tra] estas montaro, membro de la hungara Norda mezmontaro (Északi-középhegység), kun la plej alta monto de Hungario, kiu nomiĝas Kékes (1015 m). La montaro kovras areon de proksimume 40 x 14 kilometroj, kaj situas inter la montaroj Cserhát kaj Bükk.

Rapidaj faktoj montara sistemo • mezoregiono de Hungario • Natura 2000 site ...
Thumb
Situo de Mátra en Hungario
Thumb
Monto Kékes (1015 m) en montaro Mátra

Ĝiaj partoj estas la okcidenta, centra kaj la orienta Mátra estas el miocenepokaj vulkanaj ŝtonaroj, plej ofte andezitoj.

La plantaro de Mátra estas riĉa kaj diversa. Regantaj plantospecioj estas la karpeno kaj la kverko (sube) kaj fago (pli supre).

Sur la monto estis elkonstruitaj turismaj centroj (skiado, kurac- kaj ripozlokoj), elvidejoj, naturprotekta areo.

Oni minis en la montaro ligniton, karbon, kuproercojn (Recsk); oni hodiaŭ ekspluatas pli kaj pli la naturajn mineralakvojn. La erc-minado ĉesis dum 1986, tie estis la plej profunda ŝakto de Hungario, atingante 1100 m.

En la Mátra troviĝas la plej alte situantaj vilaĝoj de Hungario (Mátraszentistván, Mátraszentimre, Mátraszentlászló), pluraj fortikaĵaj ruinoj (Hasznos, Markaz, Kisnána), observatorio, kasteloj, vitrofabriko ktp.

En Mátra funkcias Observatorio de Piszkéstető, la plej granda hungara observatorio.

Remove ads

Komunumoj

La ĉirkaŭaĵo (konata pri vinkulturo) havas la nomon "vinregiono Mátra".

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads