M. C. Escher

Nederlanda pentristo (1898–1972) From Wikipedia, the free encyclopedia

M. C. Escher
Remove ads

Maurits Cornelis ESCHER (naskiĝis je la 17-a de junio 1898, en Leeuwarden - mortis je la 27-a de marto 1972, en Hilversum) estis nederlanda artisto, kiu tre konatiĝis per siaj ligno- kaj ŝton-gravuraĵoj (litografioj).

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Malgranda steligita dekduedro laŭ litografaĵo de Escher (Universitato Twente) Enschede
Thumb
Muzeo pri M.C. Escher en Hago

Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn de perspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute ne povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis la kovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kahelaron kaj Teselacio). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio—sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estas memportreto.

La usona sciencisto kaj verkisto Douglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher, Bach – an eternal golden braid", emfazante la mem-referencecon en liaj bildoj.

Kompreneble la bildoj de Escher estas sub kopirajto, do nur en 2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.

Thumb
Reliefo laŭ Escher en Hago
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads