MATE

grafika labormedio, derivaĵo de GNOME 2 From Wikipedia, the free encyclopedia

MATE
Remove ads

MATE estas grafika labormedio, derivaĵo de la kodaro de la ne plu subtenata labormedio GNOME 2.

Rapidaj faktoj Programisto, Lasta stabila versio ...
Rapidaj faktoj

La titolo MATE devenas de la hispana nomo de paragvaja ilekso (hispane mate, akcento al la unua silabo), el kies folioj oni faras samnoman trinkaĵon.

Remove ads

Historio

Publikigo de GNOME 2, kie klasika labortablo estas anstataŭita per nova interfaco bazita sur GNOME Shell, igis aperon de multaj kritikoj. Multaj uzantoj rezignis uzi la novan GNOME, alvokante iun daŭrigi ellaboradon de GNOME 2[2]. La projekto MATE estis lanĉita fare de uzanto de Arch Linukso[3], por plenumi tiun mision[4].

Unuafoje ekiĝo de ellaborado de MATE estis anoncita la 18-an de junio 2011 en la diskutejo de Arch Linukso[5] fare de uzanto Perberos, kiu iĝis lanĉinto de la projekto. Poste aliĝis Stefano Karapetsas, Steve Zesch kaj Clement Lefebvre. Nun pri la projekto okupiĝas ĉirkaŭ dek aktivaj ellaborantoj[6] kaj multaj helpantoj volontulaj.

Remove ads

Aplikaj programoj

Kelkaj aplikaĵoj el GNOME estis derivitaj kaj alinomitaj.

Pliaj informoj Derivaĵoj en MATE, Originalaj programoj ...

Rezulte de alinomado eblas instali aplikaĵojn de MATE paralele kun aplikaĵoj de GNOME. Ekzemple, oni povas instali programojn Atril kaj Evince aŭ Pluma kaj Gedit, ne kaŭzante konfliktojn inter programoj.

Pluraj programoj en MATE havas nomojn en la hispana lingvo:

  • Atril — «pupitro»
  • Caja — «kesto», «fenestreto»
  • Marco — «kadroj», «karkaso»
  • Mozo — «kelnero»
  • Pluma — «plumo»
Remove ads

Plua ellaborado

MATE estas aktive ellaborata[7][8]. La ellaborantoj enigas novajn teĥnologiojn, konservante tradician aspekton de la labortablo. Krome unu el la celoj de ellaborado estas konservi laborkapablon de MATE sur malnova aparataro, ne orientiĝante nur je modernaj komputiloj[9].

En la versio 1.6 estis aldonita parta subteno de GTK+ por dizajnaj temoj. Plena subteno de GTK+ 3 estis planata por la versio 1.8, sed poste la ellaborantoj transigis enigon de subteno de GTK+ 3 al la versio 1.10[8]. Laŭ la ellaborantoj, al tiu momento la versio 1.8 jam estis sufiĉe stabila kaj enhavis multajn plibonigojn kaj korektojn, sed enigo de plena subteno de GTK+ 3 povus ege prokrasti publikigon de tiu versio; la ellaborantoj decidis disponigi novan version al uzantoj laŭeble plej baldaŭ[10].

MATE en diversaj operaciumoj

La ellaborantoj de Linukso Mint deklaris jene:

Ni konsideras MATE-on kiel ankoraŭ unu labortablon, ĝuste kiel KDE, GNOME 3, Xfce ktp.… kaj bazite sur la populareco de GNOME 2 en antaŭaj versioj de Linukso Mint, ni strebas subteni ĝin kaj helpi ĝian plibonigon.

— Blogo de Linux Mint[11]

MATE estas unu el defaŭltaj labormedioj en la distribuaĵoj Linukso Mint, Sabayon Linux, Fedora DVD/Netinstall, ALT Linux P7 kaj Porteus. Krome, disponeblas pakaĵoj por openSUSE, Arch Linukso, Debiano, Ubuntu, FreeBSD, Calculate Linux, Gentoo kaj Cygwin[12].

En Debian ekde la versio 8, Ubuntu ekde la versio 14.04 kaj Arch ekde marto 2014 pakaĵoj kun MATE disponeblas en oficialaj repozitorioj, kio ebligas instali koncernan distribuaĵon kun defaŭlta MATE[13][14][15]. Ĉe Debian kaj Ubuntu disponeblas oficialaj ISO-bildoj kun MATE[16][17].

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads