Machakos

From Wikipedia, the free encyclopedia

Machakosmap
Remove ads

Machakos [maĉakos] estas urbo kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Machakos situas sur altebenaĵo en la suda kaj meza sekcioj de la lando. Najrobio etendiĝas 64 km.

Thumb
Vido en Machakos

Loĝantaro

Loĝantaro de Machakos en 2010 laŭ informo de pola Vikipedio estas nur 34908. Pli frue la angla Vikipedio en 2009 mencias 192 117. Ŝajnas, la angla fonto kalkulas ankaŭ la periferiojn.

Historio

Machakos estis establita en 1887, dek jarojn antaŭ Najrobio. La urbo estis la unua administra centro por la brita kolonio, sed poste Najrobio transprenis la taskojn, ĉar Machakos ne havis fervojon.

Ekonomio

Machakos estas fama pri granda subĉiela merkato kaj produktadoj de diversaj fruktoj kaj legomoj, ĉar la urbo estas ĉirkaŭita per familiaj bienoj.

Trafiko

Machakos-on ĉefvojo Najrobio-Kitui trairas. Aŭtobusoj faras liveradojn al la ĉefurbo.

Klimato

Machakos situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas malpli, ol 19 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 890 mm.

Fontoj

  • Angla Vikipedio
  • Mapo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads