Magmo
subtera likva aŭ duonlikva roko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Magmo (greke: „knedita maso“) signifas la maso el fandita ŝtonaĵo, troviĝanta en partoj de la supra termantelo kaj de la profunda terkrusto. La flukapablo de la magmo estas la kaŭzo de la vulkanismo (vidu ankaŭ: vulkano) kaj havas grandan signifon por la formiĝo de rokoj. Ŝtonaĵoj formiĝintaj el solidiĝinta magmo nomiĝas magmitoj aŭ profundŝtonaĵoj.


![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri geologia termino. Por matematika termino rigardu la paĝon Magmo (matematiko). |
Je ili oni distingas plutonitojn, kiuj ekestas, se magmo en la terinterno malvarmiĝas malrapide kaj tial povas formi kristalojn, kaj vulkanitojn, se magmo eliĝante al la tersurfaco rapide malvarmiĝas, ekzemple kiel lafo aŭ en formo de piroklastoj. Al la plutonitoj ekzemple apartenas la granito, al la vulkanitoj la bazalto.
Remove ads
Fontoj
- Encyclopedia of Volcanoes, Academic Press, (ISBN 0-12-643140-X) ,p 55–245
- Encyclopedia of Geology, Elsevier Academic Press, First edition 2005, (ISBN 0-12-636380-3), Vol 3, p 209–217
- Marjorie Wilson, Igneous Petrogenesis: A Global Tectonic Approach, 1987, (ISBN 0-412-53310-3)
Vidu ankaŭ
- Vulkanologio
- Lafo
- Vulkano
- Petrologio
- Magmorokaĵo
- Akrecia rokaĵo
- medio de formado
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads