Magyaregregy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Magyaregregy [madjaregredj], germane Ungarisch-Eggrad, kroate Gređa estas malgranda vilaĝo kaj banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló. En la loknomo magyar signifas hungare: hungaro.



![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Magyaregres. |
Bazaj informoj
- Areo: 27 6 km²
- Loĝantaro: 830
- Poŝtkodo: 7332
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°15′05″N 18°18'29″E
Situo
Magyaregregy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Komló troviĝas 15, Pécs 36 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la romianoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1554 en formo "Egregy". Dum erao de la turkoj la komunumo ne senhomiĝis. Baldaŭe germanoj alvenis.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta), ankaŭ pilgrimloko
- banejo
- gotika fortikaĵo nomata Máré el la 13-a jarcento, en la 16-a jarcento renesanciĝis, nun muzeo
Famuloj
En Magyaregregy naskiĝis prokuroro György Vókó.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads