Makulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Makulo
Remove ads

Makulo estas areo de (sen)kolorigo per koloro diferenca kiu ĝenerale estas facile distingebla disde la cetero de la surfaco, materialo aŭ medio sur kiu ĝi estas. Ties distribuado kutime ne estas uniforma, kaj ĝenerale estas farita hazarde (ekzemple sur tolo, papero aŭ aliaj materialoj), kvankam povas esti ankaŭ intencaj makuloj: ekzemple makuloj uzitaj en esplorado, teknologio kaj arto.

Thumb
Makuloj el kafo.
Thumb
Kolormakuloj estas grava aspekto en moderna pentrarto.

En PIV oni listigas tri similajn difinojn: nome "Malpura aŭ difekta loko sur io", "Natura kolora punkto" kaj "Malbona parto, difekta punkto".[1] Tiukadre eblas ankaŭ naturaj makuloj ekzemple en feloj aŭ haŭto kaj pli metaforaj.

Kelkaj makuloj malaperas el toloj per lavado pli malpli forta, sed ekzistas diversaj teknikoj por speciala lavado cele al nuligo aŭ minimumigo de pli rezistaj makuloj. Temas pri makulpurigiloj, kiuj estas grava tipo de lavilaj kemiaj produktoj uzataj foje en specialaj instalaĵoj. Pli tradicie oni uzis alkoholon, benzinon, ktp.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads