Manderscheid
komunumo de Rejnlando-Palatinato, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Manderscheid estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la urbo mem havis ne pli ol 1310 loĝantojn, sed samtempe estis administra sidejo de samnoma komunumaro kun sume pli da loĝantoj.
La urbeto situas en la mezalta montaro Eifel ĉe rivero Lieser. Manderscheid estas sanklimata kuracloko.
Famaj estas la du burgruinoj de Manderscheid, la supra kaj malsupra burgo, en la valo de la rivero Lieser. Vizitindaj ankaŭ estas la urba muzeo kaj la Maar-muzeo. Laŭlonge de la rivero Lieser estas fama migra pado "Lieserpfad" de "Eifelverein" (Asocio por la regiono Eifel) al Daun aŭ Wittlich.


Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads