Rejnlando-Palatinato
federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rejnlando-Palatinato (germane Rheinland-Pfalz, [rajnlant pfalc]) estas federacia lando de Germanio. Ĝi kovras areon de 19 848 kvadrataj kilometroj en la sudokcidento de la ŝtato, kaj fine de decembro 2022 havis 4 159 150 loĝantojn.
Gravaj urboj estas interalie Majenco, Kaiserslautern, Koblenco, Ludwigshafen, Treviro kaj Worms. La lando konsistas el 24 distriktoj kaj 12 eksterdistriktaj urboj.
Remove ads
Administra divido

distriktoj
(nombroj laŭ la dekstra mapo)
|
|
Eksterdistriktaj urboj
(kun regiona aŭtokodo)
|
|
Remove ads
Geografio
Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.
Alzeyer Hügelland, Rheinhessisches Hügelland, Rheinhessisches Tafel- und Hügelland aŭ montetarlando de Alzey estas regiono en la distrikto Alzey-Worms kaj distrikto Donnersberg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 275 km² kaj ĝi estas je 336.7 m super marnivelo.
La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.
La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo.
Remove ads
Amaskomunikiloj
- Sudokcidentgermana Radio, la regiona ŝtata radia kaj televida stacio
Esperanto en Rejnlando-Palatinato
La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Germana Esperanto-Asocio Landa Ligo Rejnlando-Palatinato, mallonge Esperanto-RLP. Ĝia celo estas antauenigo de internaciaj kontaktoj helpe de Esperanto, speciale kun amikoj en orienta Francio kaj Luksemburgo (aŭ Francujo kaj Luksemburgio). Ĝi varbas por Esperanto en la germana kaj por la federacia lando en Esperanto. La ligo estis fondita post la malfondo de la antaŭa Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo (SOGELO), kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.
Remove ads
Bildaro
Vidu ankaŭ
- la paĝon pri Palatinato
- listo de montoj en Rejnlando-Palatinato
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la federacia lando
- paĝoj de Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads