Mandrilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mandrilo
Remove ads

La mandrilo (Mandrillus sphinx) estas primato de la malnovmondaj simioj nome familio Cerkopitekedoj,[1] tre proksime rilata al la Paviano kaj eĉ pli proksime al la Senkolora mandrilo, kiu estas la aliaspecio de la genro Mandrillus. Ĝi troviĝas en suda Kameruno, Gabono, Ekvatora Gvineo, kaj Kongo. Mandriloj ĉefe loĝas en tropikaj pluvarbaroj kaj arbara-savana mozaiko. Ili vivas en grupoj nomitaj mandrilaroj. Mandriloj estas ĉiomanĝantoj kiuj manĝas ĉefe fruktojn kaj insektojn. Ties pariĝada sezono okazas el Junio al Oktobro.

Thumb
Detalo de la kolorplena vizaĝo de masklo

Kaj la Mandrilo kaj la Senkolora mandrilo estis iam klasitaj kiel Pavianoj en la genro Papio, sed ĵusa studo determinis, ke ili estu separataj en sia propra genro, Mandrillus.[1] Charles Darwin verkis en The Descent of Man, ke "neniu alia membro en la tuta klaso de mamuloj estas laŭkolore tiom eksterordinara kiel la plenkreskaj masklaj mandriloj."[2] La mandrilo estas klasita kiel vundebla fare de IUCN.

Remove ads

Bildaro

Thumb
Arealo de Mandriloj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads