Musa la 1-a (Malio)

reĝo de la Malia Imperio de la 14a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia

Musa la 1-a (Malio)
Remove ads

Musa la 1-aMansa Musa (ĉ. 1280 – ĉ. 1337) estis la deka Mansa, kio tradukeblas al "Reĝo de Reĝoj" aŭ "Imperiestro", de la riĉa Imperio Malio de Okcidenta Afriko. Je tempo de la enpovigo de Musa, la Malia Imperio konsistis el teritorioj iam apartenanta al la Ganaa imperio en nuna suda Maŭritanio kaj en Melle (Malio) kaj la tujaj ĉirkaŭaj areoj. Musa tenis multajn titolojn, kiaj Emiro de Melle, Senjoro de Minejoj de Ŭangara, Konkeranto de Ganata, kaj almenaŭ dekduo da aliaj.[1]

Thumb
Bildo de Mansa Musa, reganto de la Imperio Malio en la 14a jarcento, el la Kataluna Atlaso de 1375 pri la tiama konata mondo (mapamundi), desegnita de Abraham Cresques

Dum regado de Mansa Musa (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktuo kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads