Manu Dibango

kameruna muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Manu Dibango
Remove ads

Emmanuel N'Djoké Dibango (n. la 12-an de decembro 1933 en Dualao, Kameruno, m. la 24-an de marto 2020 en Parizo) estis kameruna muzikisto kaj kantoverkisto[1]. Li ludis la saksofonon kaj vibrafonon. Li evoluigis muzikan stilon kiu miksis ĵazon, funkon kaj tradician kamerunian muzikon. Li estis plej bone konata pro sia unuopaĵo "Soul Makossa" (en 1972),

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

En marto 2020, dum la tutmonda kronvirusa pandemio, Dibango testis pozitive por KOVIM-19 en Francio[2]. La 23-an de marto 2020 li mortis en Parizo pro tiu malsano. Li estis 86-jara[1].

Remove ads

Artisto por Paco de UNESKO

Manu Dibango estis nomumita Artisto por Paco de UNESKO en 2004 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de la artoj, paco kaj kultura dialogo tra la mondo.

Manu Dibango kredis profunde en la potenco de muziko por kunigi homojn kaj kulturojn, ĉar laŭ li, kiel li konfidis al la Unesko-Kuriero en marto 1991, muziko estas "la plej spontanea kaj natura kontakto, inter homoj”[3].

Diskaro

  • Soul Makossa (1972)
  • Manu 76 (1976)
  • Super Kumba (1976)
  • Afrovision (1978)
  • A l'Olympia (1978)
  • Gone Clear (1980)
  • Afrijazzy (1986)
  • Négropolitaines (1980)
  • Ambassador (1981)
  • Happy Feeling (1998)
  • Rasta Souvenir (1989)
  • Makossa Man (1991)
  • Live '91 (1992)
  • Live 96 Petit Journal Montparnasse
  • Polysonik (1992)
  • Wakafrika (kun Youssou N'Dour, Alex Brown, Peter Gabriel, Ladysmith Black Manbazo, Geoffrey Oryema, Salif Keïta, Ray Lema, Rai Phiri, King Sunny Adé, Angélique Kidjo, Papa Wemba, Kaïssa Doumbé, Bonga, Touré Kunda kaj Sinéad O'Connor) (1994)
  • Lamastabastani (1996)
  • Manu Safari (1998)
  • CubAfrica (kun Eliades Ochoa kaj la Cuarteto Patria) (1998)
  • Manu Dibango Anthology (3 KD-oj, kun kelkaj liaj pli konataj kantoj kiel Soul Makossa, Pepe Soup, Reggae Makossa, Ambiance Tropica kaj Yekey Tenge, inter alie) (2000)
  • Manu Dibango joue Sidney Bechet (2007)
  • Ballad Emotion (2011)
  • Past Present Future (2011)
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads