Marburg

urbo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Marburg
Remove ads

Marburg [maburk], en Esperanto foje Marburgo[1] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 78 203 loĝantoj sur areo de 123,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 631 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Cölbe, Kirchhain, Ebsdorfergrund, Weimar, Gladenbach, Dautphetal kaj Lahntal. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
La marburga kastelo
Thumb
Panoramo al Marburg de la kastelo

Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).

Remove ads

Iom da statistiko

Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

Thumb

Famaj personoj rilataj al Marburg

Partneraj urboj

Esperanto en Marburg

Thumb
GEJ-Gazeto 5 1987 pri KISO Marburgo

Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke en majo 1954 la 32-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. 15 jarojn pli poste, inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).

Esperantistoj en Marburgo
Esperantistoj el Marburgo, kiuj havas propran vikipedian biografian artikolon, estas interalie Helmut Welger kaj Edlyn Teske, sed ekde la 1980-aj jaroj dum pli ol 40 jaroj aparte gravas la loka movada motoro Gunter Neue, kvankam sen propra vikipedia biografio.[2]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads