Nudkrura strigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Nudkrura strigo aŭ Kuba kriĉostrigo (Gymnasio lawrencii) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas mezgranda "tipa strigo" en la subfamilio Surniinae (Surnienoj). Ĝi estas endemio de Kubo kaj Isla de la Juventud. Ĝi apartenas al la monotipa genro Margarobyas.
Remove ads
Taksonomio kaj etimologio
La Nudkrura strigo estis priskribita en 1800 kaj dum iom da tempo, ĝi estis konsiderata la sama specio kiel la Puertorika strigo. Tamen, ĝi estis poste determinata kiel propra specio fare de George Newbold Lawrence en 1868. Ĝi estis varie metita en la genrojn "Noctua", Gymnoglaux, kaj Gymnasio. La American Ornithological Society movis ĝin al la genron Otus en 1998. Tamen, en 2003, ili movis la birdon reeen al la genro Gymnoglaux baze sur fizikaj kaj voĉaj diferencoj inter la Nudkrura strigo kaj la tipaj kriĉostrigoj. Finfine, en 2008, oni proponis la genron Margarobyas kaj oni trovis, ke Gymnoglaux estis juna sinonimo de Gymnasio.
Oni akceptis iam du subspeciojn fare de kelkaj fakuloj, nome M. l. exsul, en okcidenta Kubo kaj la Insulo Juventud, kaj la nomiga M. l. lawrencii en la cetero de Kubo. M. l. exsul estas supozeble diferenca pro pli malhelbruna koloro kaj plia makuleco, kvankam tiu subspecio ne estas plu agnoskita.[1]
Margarobyas devenas el la greka margarites, perlo, kaj byas, strigo. Tiu nomo kreiĝis kiel referenco al la statuso de Kubo kiel la "Perlo de Antiloj". La specia epiteto, lawrencii, estas honora al George Lawrence.[2]
Remove ads
Aspekto
La nudkrura strigo estas relative malgranda, estante 20–23 cm longa, kaj pezante ĉirkaŭ 80 g. Ĝia nomo venas de ĝiaj senplumaj verdflavaj kruroj, similaj al tiuj de la Kuniklostrigo.[3] Ĉi tiuj strigoj havas malhelbrunajn okulojn, neniujn oreltufojn, kremkoloran vizaĝdiskon, kaj brunajn riktajn haregojn. La supraj partoj de ĉi tiuj birdoj estas plejparte brunaj ĝis iomete ruĝbrunaj. Iliaj flugilplumoj havas blankan striecon, kaj estas blankaj makuloj sur iliaj ŝultro- kaj skapulaj plumoj. La subaj partoj estas griz- ĝis flavblankaj, kun iom da bruna strieco kaj foje eĉ kruc-striado sur la flankoj kaj brusto.
Junaj nudkruraj strigoj havas similajn plumarkolorojn kiel plenkreskuloj, sed havas malpli da blankaj makuloj.[2]
Remove ads
Biologio
La naturaj vivejoj de la nudkrura strigo estas sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi aparte preferas palmarojn. Plejparto de ĝia manĝado okazas sur la tero, kaj ĝi estas strikte noktema.[2] La nudkrura strigo manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn artikulojn. Ĝi malpli ofte manĝas ranojn, serpentojn, kaj foje malgrandajn birdojn.[3]
Tiuj birdoj estas nestumantoj en duarangaj kavaĵoj, postulante aŭ pego-truojn (precipe en palmarboj) aŭ naturajn malfermaĵojn en arboj aŭ rokfendoj. Ne multe estas konata pri ilia reprodukta ekologio, sed la reprodukta sezono estas januaro ĝis junio. La averaĝa ovodemetado estas de du ovoj, kiujn kovas la strigino.[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




