Matzendorf
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Matzendorf estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Remove ads
Geografio
Matzendorf situas en la valo de la rivero Dünnern proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Balsthal, ĉe la suda flanko de la montoĉeno Brunnersberg, kiu apartenas al la Soloturna Ĵuraso. Krom la ĉevilaĝo Matzendorf norde de la rivero al la komunumo ankaŭ apartenas la vilaĝeto Müli ĉe la suda flanko de la rivero Dünnern kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,29 km², de kiuj 52% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado. [1]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Matzendorf limas en nordo al Mümliswil-Ramiswil, en oriento al Laupersdorf, en sudoriento al Wolfisberg (BE), en sudokcidento al Rumisberg (BE), kaj en okcidento al Aedermannsdorf.
Trafiko
Matzendorf situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn oriente en Oensingen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Matzendorf datiĝas el la jaro 968 kiel Mazendorf.
La senjora bieno Mazendorf, kiu konsistis el 11 izoligaj bienoj, transiris en la jaro 1030 el la posedaĵo de la Abatejo Moutier-Grandval al la havaĵo de la Abatejo Sankt Ursen en Soloturno. En la jaro 1449 ĝin aĉetis la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi tiam apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj estis la sidejo de la tribunalo kaj paroĥo Matzendorf, kiu estis kreita en la jaro 1536. Ĝis 1843 al la paroĥo Matzendorf apartenis ankaŭ Herbetswil kaj eĉ ĝis 1967 Aedermansdorf. [2]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



