Maurice Béjart

From Wikipedia, the free encyclopedia

Maurice Béjart
Remove ads

Maurice BÉJART (franca prononco: [beʒaʁ]; 1a de januaro 192722a de novembro 2007) estis franca dancisto, koregrafo kaj opera direktoro kiu regis la Béjart Ballet Lausanne en Svisio. Li ricevis la svisan ŝtatanecon postmorte.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Lia unua grava verko estis Symphonie pour un homme seul (1955), al kio sekvis invito de la Reĝa Teatro de la Monero de Bruselo por krei baleton por permanenta kompanio. Tiele aperis la koregrafio de La konsekro de la printempo (1956), lia majstroverko. Li estis ankaŭ aŭtoro de la koregrafio de preskaŭ 200 baletoj, plej parto el ili por sia propra kompanio.

Kiel sekvanto de orientaj kulturoj, li prezentis totalan teatron, en kiu kombiniĝas majestaj gestoj, la sensaciisma dezajno kaj foje eĉ parolaj partoj. En 1970 li fondis la Mudra Centre de Bruselo por disvastigi sian idearon.

Liaj kontraŭuloj atakis liajn troigitajn filozofiajn argumentojn kaj lian kavalirecan uzadon de la muziko. Li altiris la atenton de grandaj steluloj, kiel Rudolf Nurejev,[1] Maja Pliseckaja, Paolo Bortoluzzi, Michaël Denard, Patrice Bart, Jorge Donn kaj Suzanne Farrell.

La baleto Béjart aktuale havas sidejon en Laŭzano. Lia lasta baleto estis kreita en 2007 kaj nomita "Le tour du monde en 80 minutes".

Remove ads

Ĉefaj baletoj

Thumb
Philippe Braunschweig kaj Béjart (1988)
Thumb
Maurice Bejart dum provludado.
  • 1955 : Symphonie pour un homme seul (Parizo)
  • 1957 : Sonate à trois (Essen)
  • 1958 : Orphée (Liège)
  • 1959 : Le Sacre du printemps (Bruselo)
  • 1960 : Boléro (Bruselo)
  • 1961 : Les Quatre Fils Aymon (Bruselo)
  • 1964 : IXe Symphonie (Bruselo)
  • 1966 : Roméo et Juliette (Bruselo)
  • 1967 : Messe pour le temps présent (Avignon)
  • 1968 : Bhakti (Avignon)
  • 1971 : Chant du compagnon errant (Bruselo)
  • 1972 : Nijinski, clown de Dieu (Bruselo)
  • 1975 : Pli selon pli (Bruselo)
  • 1976 : Heliogabale (Irano)
  • 1976 : Isadora (Opero de Montekarlo)
  • 1976 : Le Molière imaginaire (Parizo, Comédie-Française)
  • 1975 : Notre Faust (Bruselo)
  • 1977 : Petrouchka (Bruselo)
  • 1980 : Eros Thanatos (Ateno)
  • 1982 : Wien, Wien, nur du allein (Bruselo)
  • 1983 : Messe pour le temps futur (Bruselo)
  • 1985 : Le Concours (Parizo)
  • 1986 : Arepo (Opero de Parizo)
  • 1987 : Souvenir de Léningrad (Laŭzano)
  • 1988 : Piaf (Tokio)
  • 1989 : 1789… et nous (Parizo)
  • 1990 : Ring um den Ring (Berlino)
  • 1990 : Pyramide (Kairo)
  • 1991 : La Mort subite (Recklinghausen, Germanio)
  • 1991 : Tod in Wien (Vieno)
  • 1992 : La Nuit (LaŭzanoLaŭzano)
  • 1993 : Mr C… (Tokio)
  • 1995 : À propos de Shéhérazade (Berlino)
  • 1997 : Le Presbytère… (Bruselo)
  • 1999 : La Route de la soie (Laŭzano)
  • 2000 : Enfant-roi (Versajlo)
  • 2001 : Lumière (Liono)
  • 2001 : Tangos (Ĝenevo)
  • 2001 : Manos (Laŭzano)
  • 2002 : Mère Teresa et les enfants du monde
  • 2003 : Ciao Federico, omaĝe al Fellini
  • 2005 : L’Amour - La Danse
  • 2006 : Zarathoustra
  • 2007 : Le Tour du monde en 80 minutes
Remove ads

Notoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads