Rudolf Nurejev

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rudolf Nurejev
Remove ads

Rudolf Ĥametoviĉ Nurejev (en tatara lingvo: Рудольф Хәмит улы Нуриев, Rudolf Xämid ulı Nuriyev, ruse Рудольф Хаметович Нуреев, IPA: [rʊˈdolʲf nʊˈrʲɛjɪf]; 17a de marto 1938 – 6a de januaro 1993) estis soveta dancisto de baleto kaj de nuntempa danco kaj koregrafo. Nomita Lord of the Dance,[1][2][3] Nurejev estas amplekse konsiderata kiel la plej granda baletdancisto de sia generacio.[4][5][6][7]

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Nurejev naskiĝis en Transsiberia trajno ĉe Irkutsk, Siberio, Sovetunio, de tatar-islama familio. Nurejev ekkarieris ĉe la Mariinskij-Baleto en Sankt-Peterburgo. Li fuĝis el Sovetunio al Okcidento en 1961, spite la klopodojn de la KGB por haltigi lin.[8] Tiu estis la unua fuĝo de sovetunia artisto dum la Malvarma Milito kaj ĝi kreis internacian impreson. Li plue dancis kun The Royal Ballet en Londono kaj el 1983 ĝis 1989 estis direktoro de la "Ballet de l'Opéra national de Paris". Aldone al sia teknika produktado, Rudolf Nurejev estis lerta koregrafo kiu funkciis kiel ĉefa koregrafo de la Pariza Opera Baleto. Li produktis sian proprajn interpretojn de nombraj klasikaj verkoj,[9] kiel Cignolago, Giselle, kaj La Bayadère.[10]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads