Medalo Davy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Medalo Davy estas atribuita de la Reĝa Societo de Londono "pro elstara grava ĵusa malkovro en ajna branĉo de kemio".[1][2] Nomita laŭ Humphry Davy, la medalo estas akompanita de mona premio, dekomence 1000 pundoj (nuntempe 2000 pundoj).[3]
Rapidaj faktoj Nomita laŭ, Organizanto ...
Medalo Davy | ||
medalo • chemistry award | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Humphry Davy | |
Organizanto | Reĝa Societo de Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Fondita en | 1877 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
Remove ads
Historio
La medalo estis por la unua fojo atribuita en 1877 al Robert Wilhelm Bunsen kaj Gustav Robert Kirchhoff "pro iliaj esploroj kaj malkovroj en spektra analizo",[1] kaj ekde tiam ĝi estis atribuita 140 fojojn.[1] La medalo estas atribuita ĉiujare kaj malkiel aliaj medaloj de la Reĝa Societo (kiel la Medalo Hughes), estis atribuita seninterrompe ekde ties komenco.
La medalo foje estis atribuita en la sama jaro al pli ol unu persono, nome al duopo.
Remove ads
Listo de ricevintoj
Fonto: Reĝa Societo
Pliaj informoj Jaro, Nomo ...
Jaro | Nomo | Tialo | Notoj |
---|---|---|---|
1877 | Bunsen, Robert WilhelmRobert Wilhelm Bunsen kaj , Gustav Robert KirchhoffGustav Robert Kirchhoff | "pro iliaj esploroj kaj malkovroj en spektra analizo" | [4] |
1878 | Cailletet, Louis PaulLouis Paul Cailletet kaj , Raoul PictetRaoul Pictet | "pro iliaj esploroj, faritaj sendepende, sed samtempe, pri la kondensado de la tiel nomitaj permanentaj gasoj" | [5] |
1879 | Boisbaudran, Paul Emile Lecoq dePaul Emile Lecoq de Boisbaudran | "pro sia malkovro de galiumo" | [6] |
1880 | Friedel, CharlesCharles Friedel | "pro siaj esploroj pri la organikaj komponaĵoj de silicio, kaj aliaj esploroj" | [7] |
1881 | Baeyer, Adolf vonAdolf von Baeyer | "pro sia sintezo de indigo" | [8] |
1882 | Mendeleev, DmitriDmitri Mendeleev kaj , Lothar MeyerLothar Meyer | "pro iliaj malkovroj pri la periodaj rilatoj de atompezoj" | [9] |
1883 | Berthelot, MarcellinMarcellin Berthelot kaj , Julius ThomsenJulius Thomsen | "pro iliaj esploroj pri termo-kemio" | [10] |
1884 | Kolbe, Adolph Wilhelm HermannAdolph Wilhelm Hermann Kolbe | "pro siaj esploroj pri izomereco de alkoholoj" | [11] |
1885 | Stas, Jean ServaisJean Servais Stas | "pro siaj esploroj pri atompezoj" | [12] |
1886 | Marignac, Jean Charles Galissard deJean Charles Galissard de Marignac | "pro siaj esploroj pri atompezoj" | [13] |
1887 | Newlands, John Alexander ReinaJohn Alexander Reina Newlands | "pro sia malkovro de la perioda leĝo de kemiaj elementoj" | [14][15] |
1888 | Crookes, Sir WilliamSir William Crookes | "pro siaj esploroj pri la konduto de substancoj sub la influoj de la elektra elŝarĝo en alta vakuo" | [16] |
1889 | Perkin, Sir William HenrySir William Henry Perkin | "pro siaj esploroj pri magneta rotacio en rilato al la kemia konstituado" | [17] |
1890 | Fischer, EmilEmil Fischer | "pro siaj malkovroj pri organika kemio kaj speciale pro siaj esploroj pri karbohidratoj" | [18] |
1891 | Meyer, VictorVictor Meyer | "pro siaj esploroj pri la determinado de vapordensecoj je altaj temperaturoj" | [14] |
1892 | Raoult, Francois MarieFrancois Marie Raoult | "pro siaj esploroj pri frostopunktoj de solvaĵoj, kaj pri la vaporpremoj de solvaĵoj" | [19] |
1893 | Hoff, Jacobus Henricus van 'tJacobus Henricus van 't Hoff kaj Bel, Joseph LeJoseph Le Bel | "agnoske el la enkonduko de la teorio de asimetria karbono, kaj ties uzado por klarigi la konstituadon de optike aktivaj karbonkomponaĵoj" | [20] |
1894 | Cleve, Per TheodorPer Theodor Cleve | "pro siaj esploroj pri la kemio de la raraj teroj" | [21] |
1895 | Ramsay, Sir WilliamSir William Ramsay | "pro sia kontribuo al la malkovro de argono, kaj pro siaj malkovroj rilate al la gasaj konstituantoj de termineraloj" | [22] |
1896 | Moissan, HenriHenri Moissan | "pro la izolado de fluoro, kaj la uzado de elektra forno en la preparado de refraktaj metaloj kaj iliaj kombinaĵoj" | [23] |
1897 | Gladstone, John HallJohn Hall Gladstone | "pro siaj nombraj kontribuoj al la kemia scienco, kaj speciale pro sia grava laboro en la aplikado de optikaj metodoj por kemio" | [24] |
1898 | Wislicenus, JohannesJohannes Wislicenus | "pro sia kontribuo al la organika kemio speciale en la terano de stereokemia izomereco" | [25] |
1899 | Schunck, EdwardEdward Schunck | "pro siaj esploroj pri ruĝo, indigo, kaj klorofilo" | [26] |
1900 | Koerner, GuglielmoGuglielmo Koerner | "pro siaj brilaj esploroj pri la pozicia teorio de aromaj komponaĵoj" | [27] |
1901 | Liveing, George DowningGeorge Downing Liveing | "pro siaj kontribuoj al spektroskopio" | [28] |
1902 | Arrhenius, SvanteSvante Arrhenius | "pro la aplikado de la teorio de dissolvo por la klarigo de la kemia ŝanĝo" | [29] |
1903 | Curie, PierrePierre Curie kaj , Marie CurieMarie Curie | "pro siaj esploroj pro radiumo" | [30] |
1904 | Perkin, Jr., William HenryWilliam Henry Perkin, Jr. | "pro siaj elstaraj malkovroj en organika kemio" | [17] |
1905 | Ladenburg, AlbertAlbert Ladenburg | "pro siaj esploroj en organika kemio, speciale en konekto kun la sintezo de naturaj alkaloidoj" | [31] |
1906 | Fittig, RudolfRudolf Fittig | "pro siaj esploroj en kemio speciale sia laboro pri laktonoj kaj acidoj" | [32] |
1907 | Morley, Edward W.Edward W. Morley | "pro sia kontribuo al fiziko kaj kemio, kaj speciale pro siaj determinoj de la relativaj atompezoj de hidrogeno kaj oksigeno" | [33] |
1908 | Tilden, William A.William A. Tilden | "kadre de liaj malkovroj pri kemio, speciale pri terpenoj kaj pri atomaj varmoj" | [34] |
1909 | Dewar, JamesJames Dewar | "kadre de liaj esploroj je malaltaj temperaturoj" | [35] |
1910 | Richards, Theodore W.Theodore W. Richards | "kadre de liaj esploroj pri determinado de atompezoj" | [36] |
1911 | Armstrong, Henry EdwardHenry Edward Armstrong | "kadre de liaj esploroj pri organika kaj ĝenerala kemio" | [17] |
1912 | Wallach, OttoOtto Wallach | "kadre de liaj esploroj pri kemio de esencaj oleoj, kaj la ciklo-oleaĵoj" | [37] |
1913 | Meldola, RaphaelRaphael Meldola | "kadre de liaj esploroj pri sinteza kemio" | [17] |
1914 | Pope, William JacksonWilliam Jackson Pope | "kadre de liaj gravaj kontribuoj al struktura kaj organika kemio" | [38] |
1915 | Sabatier, PaulPaul Sabatier | "pro siaj esploroj pri kontaktagado, kaj la aplikado de fajne dividitaj metaloj kiel katalizaj agentoj" | [39] |
1916 | Le Chatelier, Henry LouisHenry Louis Le Chatelier | "kadre de lia graveco kiel kemiisto" | [40] |
1917 | Haller, AlbinAlbin Haller | "kadre de liaj gravaj esploroj pri la fako de organika kemio" | [41] |
1918 | Kipping, F. StanleyF. Stanley Kipping | "kadre de liaj esploroj en la kamfora grupo kaj inter la organikaj derivaĵoj de nitrogeno kaj silicio" | [42] |
1919 | Frankland, Percy F.Percy F. Frankland | "kadre de lia distingita laboro en kemio, speciale pri optika aktiveco, kaj pri fermentado" | [43] |
1920 | Heycock, Charles T.Charles T. Heycock | "kadre de lia laboro en fizika kemio kaj pli speciale pri la kompono kaj konstituado de alojoj" | [44][45] |
1921 | Guye, Philippe A.Philippe A. Guye | "pro siaj esploroj en fizika kemio" | [46] |
1922 | Thorpe, Jocelyn FieldJocelyn Field Thorpe | "pro siaj esploroj en sinteza organika kemio" | [47] |
1923 | Baker, Herbert BreretonHerbert Brereton Baker | "pro siaj esploroj pro la kompleta sekigo de gasoj kaj likvoj" | [48] |
1924 | Perkin, Arthur GeorgeArthur George Perkin | "pro siaj esploroj pri la strukturo de naturkoloraj materialoj" | [17] |
1925 | Irvine, JamesJames Irvine | "pro sia laboro pri la konstituo de sukeroj" | [49] |
1926 | Walker, JamesJames Walker | "pro sia laboro pri la teorio de jonigo" | [50] |
1927 | Noyes, Arthur AmosArthur Amos Noyes | "pro sia laboro pri fizika kemio, speciale pri la fako de elektrolizaj solvaĵoj" | [51] |
1928 | Donnan, Frederick GeorgeFrederick George Donnan | "pro siaj kontribuoj al fizika kemio kaj partikulare pro sia teorio de membrana ekvilibro" | [52] |
1929 | Lewis, Gilbert NewtonGilbert Newton Lewis | "pro siaj kontribuoj al klasika termodinamiko kaj la teorio de valento" | [53] |
1930 | Robinson, RobertRobert Robinson | "pro sia laboro pri la konstituo kaj sintezo de naturaj produktoj; ankaŭ pro siaj kontribuoj al la teorio de organikaj reakcioj" | [54] |
1931 | Lapworth, ArthurArthur Lapworth | "pro siaj esploroj pri organika kemio, partikulare tiuj konektitaj kun taŭtomerismo kaj la mekanismo de organikaj reakcioj" | [55] |
1932 | Willstätter, RichardRichard Willstätter | "pro siaj distingitaj esploroj pri organika kemio" | [56] |
1933 | Hobson Mills, WilliamWilliam Hobson Mills | "pro siaj esploroj pri organika kemio, kaj pro sia laboro pri la sintezo kaj proprecoj de la cianaj tinkturoj, kaj pli speciale pro sia esplorado pri novaj tipoj de asimetriaj molekuloj" | [57] |
1934 | Haworth, NormanNorman Haworth | "pro siaj esploroj pri la molekula strukturo de karbohidratoj" | [58] |
1935 | Harden, ArthurArthur Harden | "pro sia distingita laboro pri biokemio kaj speciale pro siaj fundamentaj malkovroj en la kemio de alkohola fermentado" | [59] |
1936 | Bone, William ArthurWilliam Arthur Bone | "pro sia pionira laboro pri kontakta katalizo kaj siaj esploroj pri la mekanismo de brulado de hidrokarbidoj kaj pri la naturo de flamoj kaj pri gaseksplodoj" | [60] |
1937 | Fischer, HansHans Fischer | "agnoske al sia laboro pri la kemio de porfirenoj, partikular sia determinado de ilia detala strukturo per degradado kaj siaj sintezoj de porfirenoj de biologia gravo" | [61] |
1938 | Barger, GeorgeGeorge Barger | "agnoske al siaj distingitaj esploroj pri alkaloidoj kaj aliaj naturaj produktoj" | [62] |
1939 | McBain, James WilliamJames William McBain | "pro malfermo al studo de koloidaj elektrolitoj, havigo de elementoj de la gvidteorio, kaj disvolvigo de la fako" | [63] |
1940 | Urey, Harold C.Harold C. Urey | "pro sia izolado de la deŭterio, peza hidrogenizotopo, kaj pro sia laboro pri tio kaj aliaj izotopoj sekve de la detala priskribo de kemiaj reakcioj" | [64] |
1941 | Dakin, Henry DrysdaleHenry Drysdale Dakin | "pro sia laboro kiel pioniro en biokemia esplorado kaj speciale pro siaj fundamentaj kontribuoj al la studo de intermeza metabolo" | [65] |
1942 | Hinshelwood, Sir CyrilSir Cyril Hinshelwood | "agnoske al sia distingita laboro pri la mekanismo de kemiaj reakcioj" | [66] |
1943 | Heilbron, Ian MorrisIan Morris Heilbron | "agnoske al siaj multaj elstaraj kontribuoj al la organika kemio, speciale al la kemio de naturaj produktoj de fiziologia gravo" | [67] |
1944 | Robertson, RobertRobert Robertson | "agnoske al siaj esploroj pri eksplodoj, analizaj metodoj, la interna strukturo de diamanto, kaj infra-ruĝaj absorbospektroj" | [68] |
1945 | Adams, RogerRoger Adams | "agnoske al siaj etendaj esploroj en la kampo de organika kemio kaj pro sia ĵusa laboro en la alkaloida kampo" | [69] |
1946 | Ingold, Christopher KelkChristopher Kelk Ingold | "agnoske al sia distingita laboro por apliki fizikajn metodojn al problemoj en organika kemio" | [70] |
1947 | Pauling, LinusLinus Pauling | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la teorio de valento kaj pro teoria aplikado al sistemoj de biologia gravo" | [71] |
1948 | Hirst, Edmund LangleyEdmund Langley Hirst | "agnoske al sia elstara laboro en la determinado de la strukturo de sukeroj, ameloj, plantogumoj kaj speciale de vitamino C" | [72] |
1949 | Todd, Alexander R.Alexander R. Todd | "pro siaj strukturaj sintezaj studoj kaj atingoj en organika kaj bio-kemio, kun speciala referenco al vitaminoj B1 kaj E kaj la nature ekzistantaj nukleozidoj" | [73] |
1950 | John Simonsen | "pro siaj distingitaj esploroj pri la konstituo de naturaj produktoj, speciale la plantaj hidrokarbonoj kaj iliaj derivaĵoj" | [74] |
1951 | Rideal, EricEric Rideal | "pro siaj distingitaj kontribuoj al la temo de surfaca kemio" | [75] |
1952 | Robertson, AlexanderAlexander Robertson | "agnoske al siaj esploroj en la kemio de naturaj produktoj, partikulare de la ampleksa gamo de glikozidoj, amaraj principoj kaj kolorigiloj kiuj enhavas heterociklajn oksigenatomojn" | [76] |
1953 | Lennard-Jones, JohnJohn Lennard-Jones | "pro sia distingita laboro pri la aplikoj de kvantuma mekaniko al la teorio de valento kaj al la analizo de la intima strukturo de la dekumaj kombinaĵoj" | [77] |
1954 | Cook, James WilfredJames Wilfred Cook | "pro siaj distingitaj fundamentaj esploraj pri organika kemio" | [78] |
1955 | Melville, Harry WorkHarry Work Melville | "agnoske al sia distingita laboro pri fizika kemio kaj en polimeraj reakcioj" | [79] |
1956 | Robert Downs Haworth | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la kemio de naturaj produktoj partikulare de tiuj kiuj enhavas heterociklajn sistemojn" | [80] |
1957 | Lonsdale, KathleenKathleen Lonsdale | "agnoske al siaj distingitaj studoj en la strukturo kaj kresko de kristaloj" | [81][82][83][84] |
1958 | Norrish, Ronald George WreyfordRonald George Wreyford Norrish | "agnoske al sia distingita laboro en kemia kinetiko, speciale en fotokemio" | [85] |
1959 | Woodward, Robert B.Robert B. Woodward | "agnoske al siaj distingitaj esploroj en organika kemio kaj partikulare pro siaj kontribuoj al la strukturo kaj sintezo de naturaj produktoj" | [86] |
1960 | Robertson, John MonteathJohn Monteath Robertson | "agnoske al sia distingita pionira laboro pri la analizo de kristala strukturo, speciale de organikaj kombinaĵoj" | [87] |
1961 | Barton, DerekDerek Barton | "agnoske al siaj distingitaj esploroj en organika kemio, partikulare pri la strukturo kaj stereokemio de naturaj produktoj de terpeno kaj steroida serio; kaj la analizo de la formado de ciklaj strukturoj" | [88] |
1962 | Emeléus, Harry JuliusHarry Julius Emeléus | "agnoske al siaj distingitaj esploroj en neorganika kemio kaj la malkovro kaj ekzamenado de ampleksa gamo de novaj kombinaĵoj" | [89] |
1963 | Bowen, Edmund JohnEdmund John Bowen | "agnoske al sia distingita laboro pri klarigo de fotokemiaj reakcioj, kaj pro sia studo de fluorescenco kaj fosforescenco rilate al la koncernaj molekulaj procezoj" | [90] |
1964 | Calvin, MelvinMelvin Calvin | "agnoske al sia pionira laboro en kemio kaj biologio, partikulare sia klarigo de fotosinteza vojo al la aligo de karbona dioksido fare de plantoj" | [91] |
1965 | Thompson, Harold WarrisHarold Warris Thompson | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la infraruĝa spektroskopio kaj ties aplikado al kemiaj problemoj" | [92] |
1966 | Jones, EwartEwart Jones | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la sinteza organika kemio kaj al la klarigo de la strukturoj de naturaj produktoj" | [93] |
1967 | Prelog, VladimirVladimir Prelog | "agnoske al sia distingita laboro en la disvolvigo de stereokemiaj konceptoj kaj pri la strukturo de alkaloidoj kaj antibiotikoj" | [94] |
1968 | Cornforth, JohnJohn Cornforth kaj de:George Joseph Popják | "agnoske al sia distingita kuna laboro pri la klarigo de la biosinteza vojo al la plurizoprenoidoj kaj steroidoj" | [95] |
1969 | Dainton, Frederick SydneyFrederick Sydney Dainton | "agnoske al sia distingita laboro pri la mekanismoj de kemiaj reakcioj" | [96] |
1970 | Coulson, Charles AlfredCharles Alfred Coulson | "agnoske al sia distingita laboro en teoria kemio" | [97] |
1971 | Porter, GeorgeGeorge Porter | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al nia kompreno de la kemiaj reakcioj" | [98] |
1972 | Birch, Arthur JohnArthur John Birch | "agnoske al siaj distingitaj biosintezaj studoj pri organikaj naturaj produktoj kaj sia disvolvigo de novaj reagentoj por reduktaj procezoj" | [99] |
1973 | Anderson, John StuartJohn Stuart Anderson | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al kemio speciale pri la struktura esplorado de neperfektaj surfacoj kaj ne-stoiĥiometriaj materialoj" | [100] |
1974 | Baddiley, JamesJames Baddiley | "agnoske al siaj distingitaj esploroj pri koenzimo A kaj studoj pri la konstituantoj de bakteriaj ĉelmuroj" | [101] |
1975 | Sugden, Theodore MorrisTheodore Morris Sugden | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la fizika kemio kaj partikulare al la reakcioj okazantaj en flamoj" | [102] |
1976 | Richards, Rex EdwardRex Edward Richards | "agnoske al siaj elstaraj kontribuoj al la nuklemagneta resonanca spektroskopio kaj ties aplikado al kemiaj kaj biologiaj problemoj" | [103] |
1977 | Battersby, Alan RushtonAlan Rushton Battersby | "agnoske al siaj elstaraj kaj internacie agnoskitaj kontribuoj al biosintezo" | [104] |
1978 | Eschenmoser, AlbertAlbert Eschenmoser | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la moderna sinteza organika kemio, bone ilustrita per sia impresa totala sintezo de vitamino B12" | [105] |
1979 | Chatt, JosephJoseph Chatt | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la transira metalkemio kaj la kompreno de katalizo rilate al la ligado de molekuloj kiel olefinoj aŭ dinitrogeno" | [106] |
1980 | Alan Woodworth Johnson | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la kemio de naturaj produktoj kiel porferenoj de vitamino B12, plantoĝermaj faktoroj kaj insektaj hormonoj kaj feromonoj" | [107] |
1981 | Raphael, Ralph AlexanderRalph Alexander Raphael | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al organika sintezo kaj partikulare siaj ingeniaj aplikaĵoj de acetilenaj perantoj" | [108] |
1982 | Dewar, Michael James SteuartMichael James Steuart Dewar | "agnoske al siaj distingitaj studoj de la mekanismoj de ampleksa gamo de kemiaj reakcioj bazitaj sur duon-empiriaj ondaj mekanikaj kalkuloj" | [109] |
1983 | Arigoni, DuilioDuilio Arigoni | "agnoske al sia distingita kreivo en la fakoj de biosintezo kaj bioorganika stereokemio" | [110] |
1984 | Edwards, SamSam Edwards | "agnoske al siaj distingitaj kontribuoj al la teoria bazo de termodinamikaj aspektoj de polimera kemio" | [111] |
1985 | Lewis, JackJack Lewis | "pro sia elstara laboro en la strukturo kaj reaktiveco de metalaj ar-kombinaĵoj, inklude pioniran laboron pri derivaĵoj el karbido kaj hidrido, kaj pi-donor organikaj molekuloj" | [112] |
1986 | Ogston, Alexander GeorgeAlexander George Ogston | "agnoske al sia frua semiga propono de vojoj por enzimoj asimetrie kun simetriaj substratoj kaj siaj postaj kvantaj analizoj de makromolekulaj interagadoj kiuj klarigas la efikojn de polimera ekskludo" | [113] |
1987 | Jeffreys, Alec JohnAlec John Jeffreys | "agnoske al siaj kontribuoj al la kemio de homa DNA — partikulare ĉe la malkovro kaj ekspluatado de hipervarieblaj satelitoj en la homa genaro" | [114] |
1988 | Pople, JohnJohn Pople | "agnoske al siaj larĝaj kontribuoj al la teoria kemio, speciale pro sia disvolvigo kaj aplikado de teknikoj por la komputado de molekulaj ondo-funkcioj kaj proprecoj" | [115] |
1989 | Stone, Francis Gordon AlbertFrancis Gordon Albert Stone | "agnoske al siaj multaj distingitaj kontribuoj al la organikmetala kemio, inklude la malkovro ke specioj enhavantaj karbon-metalo de metal-metalaj multoblaj ligiloj estas variaj reagentoj por sintezo de ar-kombinaĵoj kun ligiloj inter diversaj transiraj elementoj" | [116] |
1990 | Ingold, Keith UsherwoodKeith Usherwood Ingold | "pro la pionirado de kvanta studo de liberaj radikalaj reakcioj en solvaĵoj, en vitroj kaj en vivantaj organismoj, partikulare uzante elektronmagnetan resonancon" | [117] |
1991 | Knowles, Jeremy R.Jeremy R. Knowles | "agnoske al siaj kontribuoj al la mekanisma kemio integrata kun enzimologio, partikulare pro la aplikado de kemiaj metodoj por solvi fundamentajn biologiajn problemojn de rekono kaj katalizo" | [118] |
1992 | Carrington, AlanAlan Carrington | "Distingita pro la determinado kaj karakterizado de la molekulaj spektroj de transiraj specioj" | [117] |
1993 | Baldwin, Jack E.Jack E. Baldwin | "Distingita pro kontribuoj al bio-organika kemio, partikulare al la kompreno de la biosintezo de beta-laktamaj antikorpoj" | [119] |
1994 | Thomas, John MeurigJohn Meurig Thomas | "pro siaj pioniraj studoj de solid-stata kemio, kaj pro gravaj progresoj faritaj en la dezajno de novaj materialoj por heterogena katalizo" | [120] |
1995 | Green, M. L. H.M. L. H. Green | "agnoske al sia kontribuo al organikmetala kemio kun partikulara aplikado al katalizaj reakcioj" | — |
1996 | Wilkinson, GeoffreyGeoffrey Wilkinson | "agnoske al sia kontribuo al la organiktransira metalkemio kaj disvolvigo de homogena katalizo kaj sia laboro pri hidroformilado" | [121] |
1997 | Lehn, Jean-MarieJean-Marie Lehn | "agnoske al sia laboro pri supramolekula kemio, pri mem-asemblaj molekuloj kaj pri kemiaj aparatoj" | — |
1998 | Fersht, Alan RoyAlan Roy Fersht | "agnoske al sia pionira laboro pri la analizo de proteinoj kombinante la metodoj kaj ideojn de fizik-organika kemio kun tiuj de proteina inĝenierado tiel lumigante tiajn procezojn kiel enzima katalizo, proteinfaldado, protein-proteinaj interagadoj kaj tiuj makromolekulaj interagadoj ĝenerale kiuj estas dominataj de la kemio de nekovalenta ligilo" | [122] |
1999 | Chisholm, Malcolm H.Malcolm H. Chisholm | "agnoske al sia ĉefa laboro en neorganika kemio, partikulare pri sia grava efiko sur la kemio de transiraj metaloj kaj sia pionira esploro pri la unika triobla metal-metale ligita dimolibdenaj kaj ditungstenaj dialkilamidoj, alkoksidoj kaj alkiloj, kaj pro la uzado de tiuj kombinaĵoj en pliaj gravaj sintezoj" | [123] |
2000 | Ley, Steven VictorSteven Victor Ley | "agnoske al siaj inventoj de novaj sintezaj metodoj aplikitaj al la sintezo de kompleksaj naturaj produktoj kiel tiuj el insektoj, mikro-organismoj kaj plantoj. Inter liaj plej elstaraj sukcesoj estis la sintezo de avermektino B1a, tetronasino, la milbemicinoj kaj indanomicino same kiel lia grava disvolvigo de mallongaj, praktikaj sintezoj de oligosakaridoj" | [124] |
2001 | Scott, Alastair IanAlastair Ian Scott | "pro siaj pioniraj kontribuoj al la kompreno de biosintezaj vojoj, kaj partikulare pro sia laboro en vitamino B12. Li estas tutmonda figuro en sia areo kaj la efiko de liaj malkovroj ŝajne havas gravan efikon sur la vojo laŭ kiu la kemio de naturaj produktoj progresos estontece" | — |
2002 | Bartlett, NeilNeil Bartlett | "pro sia esplorado de la plej altaj redoksaj limoj de la malplej redokseblaj elementoj, ĉefe uzante elementan fluoron. Li eksponis la novan kemion de la noblaj gasoj kaj novaj proceduroj por atingi altan redoksajn limojn tra la elementoj de la perioda tabelo" | [125] |
2003 | Parsons, RogerRoger Parsons | "pro sia distingita kariero en elektrokemio. Li disvolvis la metodon prepari, por la unua fojo, purajn kaj bone difinitajn metalsurfacojn kaj meti ilin en kontakto kun la elektrolito sen poluado" | [126] |
2004 | Oka, TakeshiTakeshi Oka | "pro siaj multaj kaj variaj kontribuoj al la molekula spektroskopio kaj ties aplikadoj, partikulare al astronomio" | [127] |
2005 | Dobson, ChrisChris Dobson | "pro sia laboro al la aplikado de NMR kaj aliaj strukturaj metodoj por studi proteinfaldadon kaj misfaldadon, speciale la formadon de amiloidaj fibriloj, konduke al novaj rigardoj al proteinaj strukturoj kaj faldado" | [128] |
2006 | Pope, MartinMartin Pope | "pro sia pionira laboro en la fako de molekulaj duonkonduktoroj kiuj estas granda kaj grava areo de scienco kaj teknologio de duonkonduktoroj" | [129] |
2007 | John Simons | "pro siaj multaj plinovigaj eksperimentaj kontribuoj al larĝa areo de kemia fiziko, inklude dinamikon de molekula reakcio, molekula spektroskopio kaj pli ĵuse, biofizika kemio" | — |
2008 | Stoddart, James FraserJames Fraser Stoddart | "pro siaj kontribuoj al la molekula teknologio" | — |
2009 | Sanders, JeremyJeremy Sanders | "pro siaj pioniraj kontribuoj al kelkaj fakoj, pli ĵuse al la fako de dinamika kombinacia kemio direkte al la supramolekula kemio" | [130] |
2010 | Carol Robinson | "pro sia elrompa kaj noviga uzado de masa spektrometrio por la karakterizado de grandaj proteinkompleksoj." | [130] |
2011 | Ahmed Zewail | "pro siaj semaj kontribuoj al la studo de ultrarapidaj reakcioj kaj la kompreno de transiraj statoj en kemio, kaj al la mikroskopio de dinamika elektrono." | [131] |
2012 | Fraser Armstrong | "pro sia pionira proteinfilma elektrokemio kiu ebligas prilaboritan termodinamikan kaj kinetikan kontrolo de la redoksaj enzimoj, ekzempligite de hidrogenazoj, ŝlosile en energiteknologio." | [132] |
2013 | Graham Hutchings | "pro la malkovro de katalizo por oro kaj pro siaj semaj kontribuoj al tiu nova fako de kemio" | [133] |
2014 | Clare Grey | "pro pluaj pioniraj aplikaĵoj de solidstata nuklea magneta rezonanco al materialoj gravaj por energio kaj por la medio" | [134] |
2015 | Gideon John Davies | "pro sia laboro por determini la reakcian kemion de transformoj de enzim-katalizita karbohidrato" | [135] |
2016 | Stephen Mann | "pro distingitaj kontribuoj al la kemio de bio-mineraligo kaj pro pionirado de la bio-inspirita sintezo kaj mem-asemblado de funkciaj nanostrukturoj kaj hibridaj nanoskalaj objektoj" | [136] |
2017 | Matthew Rosseinsky | "siaj antaŭeniroj en la dezajno kaj malkovro de funkciaj materialoj, integrante la disvolvigon de novaj eksperimentaj kaj komputikaj teknikoj" | [137] |
2018 | John Pyle | "pionira estreco en la kompreno de la redukto de la tutmonda ozontavolo pere de la halokarbonoj, partikulare kongrue inter kemio, radiado, kaj dinamiko, kaj la speciala vundebleco de la ozono en Arkto" | |
2019 | Varinder Aggarwal | "pro siaj elrompaj metodoj kongruante borajn esterojn kreante 3-D arkitekturoj kun plena kontrolo super formo kaj funkcieco kun ampleksgamaj aplikaĵoj tra sciencoj" | |
2020 | Ben G. Davis | "pro invento de povaj kemiaj metodoj kiuj rekte manipulas kompleksajn biologiajn molekulojn, kio ebligas klarigon kaj kontrolon de biologia funkcio kaj mekanismo kaj in vitro kaj in vivo, trans la limojn de genetiko." | |
2021 | Malcolm Levitt | "pro siaj kontribuoj al la teorio kaj metodologio de nuklea magneta resonanco." |
Fermi
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
Remove ads