Meienried

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Meienried
Remove ads

Meienried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 53 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Meienried situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Bielo ĉe la kruciĝo de la malnova fluejoj de la riveroj Aro, kiu formas la orientan komunumlimon, kaj Zihl, kiu formas la okcidentan komunumlimon, kun Nidau-Bühren-Kanalo, kiu formas la sudan komunumlimon. Meinenried kun 53 loĝanto estas la plej malgranda komunumo de la Lagolando. Tamen ĝi estas subdividita en du frakciojn, nome Oberfar kaj Unterfar. En nordoriento de la komunumo situas malgranda elkavaĵlago, kiu somere estas ŝatata banolago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,66 km², de kiuj 16,4% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Remove ads

Trafiko

La komunumo Meienried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj de la vojo n-ro 1314, kiu kondukas laŭlonge de Nidau-Büren-Kanalo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 3 kilometrojn nordokcidente apud Lengnau. La komunumo ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo troviĝas 1 kilometron okcidente en Scheuren.

Remove ads

Loĝantaro

Meienried estas unu el la malmultaj komunumoj, kies loĝantaro ne kreksis post la ĵurasa akvejokirekto, kies iniciinto Johann Rudolf Schneider cetere estas civitano kaj naskiĝinto de la komunumo, malkreskis. 93% de la loĝantoj estas germanlingvaj, dum malplimulto de 5% parolas la francan.

Pliaj informoj Disvolviĝo de la loĝantaro ...

Historio

La unua dokumenta mencio de Meienried datiĝas el la jaro 1255 Meinrieth. Meienried estis parto de la Senjorujo Strassberg kaj tribunalejo de la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1255 ili donacis Meienried al sia Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1388 respektive 1393 Meienried fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno. Post la reformacio de 1528 Meienried estis de Gottstatt atribuita al la Voktejo Büren, el kiu dum la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis al distrikto Büren. La ĵurasa akvejokorekto kun la konstruo de la Nidaŭ-Büren-Kanalo estis signifa por la komunuma historio, ĉar la ĝis tiam regule inundita marĉolando nun povis esti utiligita por intensiva agrikulturo. Ekde la administra reformo de 2010 Meienried apartenas al la administra distrikto Seeland.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads