Memeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La termino memeo nomas ĉian eron de kultura informo, kiun unu menso transdonas al alia menso. Ekzemploj estas pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj, kantoj, dancoj kaj tiel plu. Laŭ la teorio de kultura evoluo, memeoj reproduktiĝas kaj evoluas laŭ maniero simila al genoj en biologia evoluo.
Imiti la kovrilon de la albumo Abbey Road (1969) de the Beatles, en kiu la bandanoj transiras la straton unuvice antaŭ la Abbey Road Studioj, fariĝis populara inter ŝatantoj kaj vizitantoj de Londono.
Tiu ĉi termino estis enkondukita en la angla fare de la brita evolua biologo Richard Dawkins, kadre de la libro "Egoisma geno" (The Selfish Gene) en 1976. Laŭ lia propono, ambaŭ memeoj kaj genoj evoluas per la malsimila kapablo je pluvivado de iliaj diversaj replikoj dum ili klopodas adaptiĝi al ilia vivmedio.
Memeoj kaj ilia evoluo estas la stud-objekto de la memescienco. Memetiko estas la studo de la evoluo de kulturo kaj ideoj, per analogio kun genetiko.
Ankaŭ konsideru la ĝenron de la memoj de rezistado, kiel Sankta Javelino uzate larĝskale dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022).
Remove ads
Etimologio
La vorto memeo estas mallongigo (laŭ la modelo de geneo) de la vorto mimemeo, kiu venas el la Malnovgreka lingvo. Mīmēma (μίμημα) signifas “io imitita” kaj venas de la verbo mimeisthai (μιμεῖσθαι), kiu signifas “imiti”, kaj tiu vorto siavice devenas de mimos (μῖμος), kiu signifas “mimo”.
La vorton memeo elpensis la brita evoluobiologo Richard Dawkins en sia libro La Memema Geneo (1976) por paroli pri kiel ideoj kaj kulturaj aferoj disvastiĝas, simile al biologio. Ekzemploj de memeo en la libro estas melodioj, kaptrafaĵoj, modo, kaj la teknologio por konstrui arkojn.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads