Mirat

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mirat
Remove ads

Mirat (hindie मेरठ, urdue میرٹھ (Pri tiu ĉi sono prononco, angle Meerut) estas industria kaj universitata urbo apartenanta al la ĉefurba regiono en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.

Thumb
Rapidaj faktoj hindie मेरठ, urdue میرٹھ, urbo ...

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 305 429 loĝantoj sur areo de 141,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 197 loĝantoj/km².

Thumb
Skribita ŝtono de Aŝoko
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Gaziabad troviĝas 43, ĉefurbo Delhio 61, Moradabad 105, Saharanpur 111, Aligarh 127, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 398, Mumbajo 1218, Kolkato 1284 kilometrojn (aere) .

Historio

Arkeologoj trovis restaĵon de urbo Alamgirpur iom for (23 mejlojn), kiu apartenis al la frua Induso-civilizacio. Mirat estis centro de budhismo dum regado de Aŝoko. En 1192 oni alikonstruis ĉiujn hindutemplojn al moskeoj. En 1398 Timur Lenk invadis la urbon. Dum dominado de britoj okazis ribelo en 1857. Post la sendependiĝo ribeletoj okazis en 1982 kaj en 1987. En 2006 pro incendio 50 homoj mortis.

Trafiko

La plej proksima flughaveno troviĝas je 80 km-oj, sed nun jam konstruiĝas la pli nova. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Mirat havas tre sekajn somerojn kun temperaturo pli ol 40 °C kaj malvarmajn vintrojn. La somero daŭras de aprilo ĝis julio. Inter novembro-januaro kelkfoje eĉ frostas. Inter novembro kaj februaro la la videbleco estas preskaŭ nulo pro la nebulo kun temperaturo iom pli, ol frostopunkto.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Thumb
Templo nokte en Mirat
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads