Purpurbarba abelmanĝulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Purpurbarba abelmanĝulo
Remove ads

La Purpurbarba abelmanĝulo aŭ Sulavesa abelmanĝulo, Meropogon forsteni, estas granda specio de abelmanĝulo, tio estas birdo de la familio de Meropedoj. Ĝi estas endemismo loĝanta en la insulo de Sulaveso, en Indonezio inter Borneo kaj la insulo Novgvineo. Tiu specio troviĝas en malfermejoj en makuloj de densa arbaro.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu aŭstralazia birdo estas la ununura membro de la genro Meropogon. Ties scienca speciga nomo rememoras la scienciston Eltio Alegondas Forsten (1811-1843) kiu kolektis en tiu mondoregiono inter 1838 kaj sia morto.

Remove ads

Aspekto

Thumb
MeropogonForsteniGould

La Purpurbarba abelmanĝulo estas kolorplena longa kaj svelta birdo kun longa vosto, longa kaj svelta beko kaj iom rondoformaj flugiloj. Ĝi esta 25–26 cm longa, sen kalkuli 6 cm de vostodirektiloj (centraj plumoj).

Maskla plenkreskulo havas purpurbluajn kapon, vizaĝon, “barbon” (longaj pendantaj gorĝaj plumoj), bruston kaj supran ventron. La supraj partoj, flugiloj kaj vosto estas verdaj, escepte ruĝecbruna nuko, kaj la centraj vostoplumoj estas longecaj kiel direktiloj. La malsupra ventro estas ruĝecbruna kaj la subvosto estas bruna.

Ina plenkreskulo estas simila, sed la supra ventro estas ruĝecbruna, ne purpura. Junuloj havas verdajn kronon kaj nukon, malhelan vizaĝon kaj bluecan barbon. Ili ne havas la longajn centrajn vostoplumojn de laplenkreskulo.

La voĉo estas mallaŭta altatona szitpiip.

Remove ads

Kutimaro

La Purpurbarba abelmanĝulo entreprenas sezonajn movojn, kaj reproduktiĝas interne en la seka sezono, kaj moviĝas al marbordo en la pluva sezono. Kiel aliaj abelmanĝuloj, ĝi nestumas en tuneloj ĝis 90 cm longaj elfositaj en flankoj de sablaj riverbordoj, klifoj kaj deklivoj, sed ili ne formas koloniojn.

La Purpurbarba abelmanĝulo, kiel siaj parencoj, manĝas insektojn, inkludante abelojn, vespojn kaj libelojn kaj skarabojn, kiuj estas predataj dumfluge. Tiu specio ĉasas sole aŭ en paroj, pli ol en aroj, kaj sidas sur taŭga gvatejo dumlonge, balancante sian kapon kaj svingante sian barboplumaron kaj balancante sian voston antaŭ saltoflugi al preterpasanta predo.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads