Mesegar de Tajo

municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Mesegar de Tajo
Remove ads

Mesegar de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Thumb
Situo de Mesegar de Tajo en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Remove ads

Toponimio

La termino "Mesegar" povus deveni kun aldono de sufikso -ar de la planto nome masiega, Paspalum virgatummarciega, kiu kreskas ĉe riveroj, rojoj aŭ lagetoj, kaj eble havis la originan formon de Marcegar.[1] Laŭ Tejero Robledo,[2] por analizi la nomon de Mesegar de Corneja, indikas por tiu termino ke devenus el unuigo de MESSE SECARE 'rikolti cerealojn', interpreto kiu ŝajn ne konvinkas García Sánchez por Mesegar de Tajo, kvankam li asertas ke ja povus rilatí al rikolto de cerealoj. Pri la komplemento de Tajo evidentiĝas ke rilatas al proksimeco al tiu rivero Taĵo necesa para distingi disde aliaj samnomaj lokoj.

Remove ads

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Mesegareños. La censita populacio en 2011 estis de 240 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,33 loĝ/km².

Situo

Mesegar de Tajo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 478 m; je 53 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°55′39″ N 4°30′9″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta «sur valo inter du montetoj oriente kaj okcidente.»[3] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Erustes kaj Carriches norde, La Mata oriente, El Carpio de Tajo kaj Malpica de Tajo sude kaj Cebolla okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Sude de la teritorio, kiel parto de la limo kun Malpica, fluas la rivero Taĵo, kiu formas en sia fluo fruktodonan valon, kaj al kiu kunfluas diversaj rojoj malgravaj kiaj tiuj de Barranco de Ramasaetas, Gallego, Molinillo, Barranco de los Carrascales aŭ de la Fresneda.

La termino troviĝas inter 450 kaj 506 m smn, tiu plej alta situanta en loko inter la vojoj al Vado de Mesegar kaj de Malpica al Mesegar. La monteto nome Cruz Colorá (Ruĝa Kruco) estas la dua plej alta punkto de la municipo kun 502 msmn.

Remove ads

Ekonomio

Agrikulturo (tritiko, hordeo, fazeoloj, oleo, fruktoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, muloj) tradicie. Ankoraŭ agrikulturo hegemonias (48,0 % el la laboristaro) antaŭ sektoro servoj kun 44,0 %). Pri agrikulturo hegemonias olivarboj laŭ la areo kultivata.

Historio

Thumb
Detalo de la turo de la preĝejo de San Bartolomé, de mudeĥara stilo, el briko.

La homa setlejo en la zono datas el paleolitiko. En La Vega de Santa María, en la dekstra parto de la Taĵo, oni trovis gravajn kuŝejojn arkeologiajn de diversaj kulturoj nome el Kulturo de sonorilformaj pokaloj kaj Musterio al la romia kaj de visigotoj. La romia ŝoseo rilatas al riĉeco de la tiama agrikulturo de la fruktodonaj valoj de la bordoj de la rivero Taĵo. La ermitejo de Nuestra Señora de los Dados (kubludoj) de la 16a jarcento, konfirmus la romiecon de la loko ĉar kubludoj, kubaĵoj estis nomo por la romiaj mozaikoj.

En Relaciones, nome informaro de Filipo la 2-a, de 1576 aperas Mesegar rilate al la nune senhoma loko de Membrillar.[4]

Meze de la 20a jarcento la populacio preskaŭ kvaroniĝis el 837 al 229 komence de la 1990-aj jaroj pro elmigrado ĉefe al Madrido.

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads