Metroo de Riado

metroo en Riado, Sauda Arabio From Wikipedia, the free encyclopedia

Metroo de Riado
Remove ads

La Metroo de Riado (arabe قطار الرياض, angle Riyadh Metro) estas metroo en Riado, Sauda Arabio. Parte malfermita la 1-an de decembro 2024, ĝi estas parto de King Abdulaziz Project for Riyadh Public Transport.

Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...

Ĝi konsistas el ses metrolinioj enhavantaj totalan longon de 176 kilometroj (109 mejloj), kun 85 stacioj. La projekto kostos $22,5 miliardojn por konstruado. Linioj 1, 4 kaj 6 estis malfermitaj la 1-an de decembro 2024; linioj 2 kaj 5 estas malfermotaj la 15-an de decembro 2024; linio 3 estas malfermota la 5-an de januaro 2025.

Tio estas la dua metrosistemo en Sauda Arabio, post la metrolinio Al Mashaaer Al Mugaddassah por Haĝo-pilgrimantoj en Mekko, kiu malfermiĝis en novembro 2010, kvara sur la Araba Duoninsulo, sesa en la Araba Mondo, kaj dekkvina en Mezoriento.

Remove ads

Linioj

Pliaj informoj N-ro, Koloro ...
Remove ads

Mapo

Thumb
Mapo

Veturanta materialo

  • Siemens liveras 45 4-veturilajn trajnarojn Inspiro por Linio 1 kaj 29 2-veturilajn arojn por Linio 2. La unua estis montrita en Vieno la 23-an de februaro 2016.
  • Bombardier (pli poste Alstom) liveros 47 du-veturilajn trajnarojn Innovia Metro 300 por Linio 3.
  • Alstom liveros 69 trajnarojn Metropolis por linioj 4, 5 kaj 6 de la Metroo de Riado. La unua trajnaro estis transdonita al ADA en marto 2017. Ĉiu trajnaro longas 36 metrojn kaj povas veturigi maksimume 231 pasaĝerojn. Trajnoj estas dividitaj en tri klasojn - unua, familia, kaj unuopula - apartigitajn per vitraj sekcioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads