Riado
ĉefurbo de Saud-Arabio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Riado (arabe الرياض, ar-rijad) estas la ĉefurbo de Sauda Arabio. La urbo estas en Naĝd, en la mezo de la Araba duoninsulo.

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Riado vivis 7 009 100 loĝantoj (pli ol 20% de la landa loĝantaro) sur areo de 1 798 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 898 loĝantoj/km².
Remove ads
Situo
Riado situas centre de la lando, tamen iom pli proksime al Persa Golfo. La ĉefurbo troviĝas dumvoje inter aŭtovojo Persa golfo-Ruĝa maro.
Historio

Supozeble la loko estis jam pli frue loĝata, sed laŭ nebulaj mencioj ĉirkaŭ en 425 tie estis grava loko. El la 5-a jarcento ruinoj postrestis. En la 15-a jarcento kolonioj formiĝis, la oazoj estis gravaj bazoj. En 1446 estis venigita fora tribo, kiuj formis centran kolonion. Familio Saud formis rezidejon (ĉefurbon) en 1824. Ekde la 1940-aj jaroj Riado iĝis grandurbo aŭ metropolo.
Remove ads
Klimato
Rijado havas subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, jare pluvas po 99 mm (precipe en marto). Somere (precipe en julio)estas tage 50 °C, nokte 20 °C. Januare oni mezuras 14,1 °C-ojn. Inter junio-septembro neniam pluvas, eĉ nubo ne estas videbla.
Servoj
Princino Nora bint Abdul Rahman Universitato (arabe جامعة الأميرة نورة بنت عبد الرحمن) estas publika universitato por virinoj en Riado. Ĝi estas la plej granda virina universitato en la mondo (pli ol 60 000 studentinoj).
Universitato Reĝo Saud (KSU; arabe جامعة الملك سعود, Ĝāmiʿa al-Malik Saʿūd) estas publika universitato en Riado, kiu estis fondita en 1957 de Saud, reĝo de Saud-Arabio kaj estis la unua universitato en la lando kiu ne estas pure religia universitato.
Universitato Reĝo Saud bin Abdulaziz por Sanscienco estas publika universitato kun sia ĉefa kampuso en Riado. Ĝi estis establita en 2005 fare de Kronprinco Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud.
Remove ads
Trafiko
La unua fervojo en 1951 ekfunkciis, nun estas reloj al Persa golfo. Ĉirkaŭ la urbo aŭtovoja ringo pretiĝis. La internacia flughaveno tre gravas en la araba mondo. Interne modernaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Virinoj vojaĝadas en aparta parto.
Ĝemelkomunumoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




