Metroo de Sankt-Peterburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].
Metroo de Sankt-Peterburgo
La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[2] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).
Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[3].
La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).
Remove ads
Mapo
Skemo de metrosistemo en Peterburgo
Stacioj de Peterburga Metroo (de nordo al sudo)
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads