Michael Hutchence

From Wikipedia, the free encyclopedia

Michael Hutchence
Remove ads

Michael Kelland John HUTCHENCE (22a de Januaro 1960 – 22a de Novembro 1997) estis aŭstralia kantisto, muzikisto kaj aktoro. Hutchence kunfondis la rok-bandon INXS, kiu vendis ĉirkaŭ 75 milionojn da diskoj tutmonde kaj estis inkludita en la aŭstralia ARIA Hall of Fame en 2001. Li estis la ĉefkantisto kaj vortumisto de INXS el 1977 ĝis sia morto.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Hutchence estis membro de la mallongdaŭra pop-roka grupo Max Q. Li ankaŭ registris iom da soloa materialo kaj aktoris en kinaj filmoj, kiel ĉe Dogs in Space (1986), Frankenstein Unbound (1990), kaj Limp (1999).

Hutchence havis serion de amaferoj kun elstaraj aktorinoj, manekenoj kaj kantistinoj, kaj lia privata vivo estis ofte aperinta en la aŭstralia kaj en internacia gazetaro. En Julio 1996, Hutchence kaj angla televidprezentistino Paula Yates havis filinon.

Matene de la 22a de Novembro 1997, Hutchence estis trovita mortinta en sia hotelĉambro en Sidnejo. Lia morto estis reportita de la New South Wales Coroner kiel rezulto de memmortigo pro pendumadoerota asfiksio.

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads