Michael Walzer

usona filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia

Michael Walzer
Remove ads

Michael Laban WALZER (naskita la 3-an de marto 1935 en Novjorko) estas usona socia kaj morala filozofo kaj publika figuro de juda origino.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li estas kunredaktoro (kun Michael Kazin) de la revuo Dissent, kun kiu li estis asociita ekde siaj tagoj ĉe la Universitato Brandeis. Li verkis librojn pri vasta gamo da temoj, inkluzive de la originoj de justaj kaj maljustaj militoj, naciismo, etnoj, socia justeco, kritiko de sociaj modeloj, radikalismo, toleremo kaj politika engaĝiĝo. Li ankaŭ estas la redaktisto de la dusemajna revuo The New Republic. Ĝis nun (2020), li verkis 27 librojn kaj publikigis pli ol 300 artikolojn, eseojn kaj librorecenzojn en Dissent, The New Republic, The New York Review of Books, The New Yorker, The New York Times, Harpers kaj multaj aliaj politikaj kaj filozofiaj revuoj.[2][3]

Profesoro ĉe la Universitatoj Princeton kaj Harvard, estrarano de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Membro de la Usona Filozofia Societo (1990).

Unu el la pli famaj libroj de Walzer estas Just and Unjust Wars: A Moral Argument with Historical Illustrations el 1977.

Walzer estas konsiderata unu el la ĉefaj subtenantoj de la Komunumisma pozicio en politika teorio, kune kun Alasdair MacIntyre kaj Michael Sandel . Simile al Sandel kaj MacIntyre, Walzer ne plene identiĝas kun ĉi tiu nomumo. Tamen, li argumentas, ke politika teorio devas baziĝi sur la specifaj tradicioj kaj kulturo de ĉiu socio kaj kontraŭas tion, kion li konsideras troa abstraktado de politika filozofio. Inter liaj plej gravaj intelektaj kontribuoj estas revivigo de la Teorio de Justa Milito, kiu insistas pri la graveco de etiko dum milito evitante pacistajn poziciojn; la teorio de "kompleksa egaleco", kiu asertas, ke ne ekzistas ununura kriterio (morala aŭ materia) por taksi socian justecon. Egaleca justeco, aliflanke, postulas, ke ĉiu bono estu distribuita laŭ sia socia graveco, kaj ke neniu bono (kiel mono aŭ politika potenco) superregu aŭ interrompu la distribuadon de varoj en aliaj sferoj; Li ankaŭ argumentas, ke justeco ĉefe obeas moralajn preskribojn ene de ĉiu aparta nacio kaj socio, kaj tial ne povas esti submetita al universalaj abstraktadoj.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads