Mihrabo
duoncirkla niĉo ĉe la muro de moskeo kiu indikas la kiblon From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mihrab aŭ Mihrabo (arabe محراب, miḥrāb, pl. arabe محاريب, maḥārīb) estas duoncirkla niĉo ĉe la muro de moskeo kiu indikas la kiblon; tio estas, la direkto de la Kaaba en Mekko kaj tiele la direkto al kiu islamanoj frontu por preĝi. La muro kie estas la mihrabo estas la "kibla muro" aŭ kiblejo.
Laŭ Francisko Azorín Mihrabo estas Bele ornamita niĉo por elmeti la koranon, orientita al Mekon en la ĉefkapelo (Maksuro) de la Moskeo; similis al absido de la kristanaj temploj.[1] Li indikas etimologion el la araba mihrab.[2] Antaŭ la mihrabo estas la maksuro.
Mihrabo ne estu konfuzata kun minbaro, kio estas la alta platformo el kiu Imamo (preĝestro) diskursas al la kunsido.
Remove ads
Bildaro
- Mihrabo en la Granda Moskeo de Kajruano; tiu mihrabo datas en sia nuntempa formo el la 9a jarcento, Kajruano, Tunizio
- Mihrabo en la Ĉena Kupolo de la Templa Monto, Jerusalemo.
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads