Minuso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Minuso[1], aŭ minussigno[noto 1] estas malematika simbolo havanta la formon de horizontala streko (−).
−
Minuso en matematiko
Depende je la kunteksto minuso povas indiki:
- Dulokan operacion subtraho: ;
- Unulokan operacion de signumŝanĝo, ekz‑e ;
- Negativecon de nombra konstanto (ekz‑e ).
Remove ads
Minuso en la natursciencoj
En fiziko, ĥemio ktp minuso indikas negativecon de tiaj fizikaj grandoj, kiuj povas estis pozitivaj aŭ negativaj: elektra ŝargo, temperaturo ktp.
Tipografio kaj tekstoprilaboro
En la malnova tipografio oni ofte presadis minuson per haltostreko. Nuntempe oni iam presas ĝin per la n-streko. Tamen la modernaj proporciaj tiparoj komputilaj disponigas la tipografie ĝustan signobildon de minuso ĉe la unikoda pozicio U+2212 (HTML-e −
).
La malnovaj tajpiloj (kaj la nunaj klavaroj), samkiel la sur ili bazita Askio, malhavas apartan signon por minuso. Anstataŭe estas uzata klavo (respektive la kodo) minusstreko. En la programlingvaj formuloj kaj sterntabeloj ĝi prezentas minuson (kaj la tipografie ĝusta minuso U+2212 en tiaj programoj ne funkcias).
Notoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads