Miroslav Hruška

ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Miroslav HRUŠKA (naskiĝis 1989 en Brno), mallonge nomata Mirek HRUŠKA, kromnomata Miropiro (hruška = piro) estas ĉeĥa esperantisto, komitatano de ĈEA en jaroj 2011 - 2018, membro de ĈEJ, kaj vikipediisto.

Rapidaj faktoj Ing. Miroslav Hruška, Persona informo ...

Li studis disvolvadon de regionoj ĉe Mendel-Universitato en Brno kie li atingis titolon de inĝeniero kaj laboras ĉe Inform-centro de Brno. Liaj grandaj hobioj estas fervojo kaj lingvoj.

Esperanton li eklernis kiel 15-jarulo. Baldaŭ li komencis labori en junulara movado de ĈEJ, partoprenis junularajn aranĝojn, fariĝis komitatano de ĈEJ, poste de Esperantista klubo en Brno kaj fine komitatano de ĈEA. Li redaktis ĈEA-retkomunikojn ekde marto 2011 ĝis 2018.

Kiel vikipediisto li kontribuis per multaj artikoloj, ofte pri fervojistaj temoj.

Remove ads

Artikoloj

  • Malkovru la urbon Brno! (Kontakto 2/2010, n-ro 237, p. 8-9)
  • Brno (Monato, decembro 2013)
  • Duolingo - nova interreta lernilo de lingvoj (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 55-61)
  • Aktuale pri fervoja konkurenco en Ĉeĥio (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 173-180)
  • Studie rekreačního využití "Obory Holedná" Lesů města Brna. (Studo pri feria utiligo de "Ĉasbesta parko Holedná" de Arbaroj Brno; Brno : Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj , 2012. 56 p. Bakalaŭra disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de bakalaŭra disertaĵo prof. Ing. Ilja Vyskot, CSc.)
  • Možnosti realizace systému veřejných kol v Brně. (Perspektivoj realigi sistemon de publikaj bicikloj en Brno; Brno: Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj, 2016, 164 p. Diploma disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de diploma disertaĵo Ing. Michal Petrůj, Ph.D.)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads