Moby-Dick

anglalingva romano de Herman Melville From Wikipedia, the free encyclopedia

Moby-Dick
Remove ads

Moby-Dick estas romano de la usona verkisto Herman Melville publikita en 1851. Ĝi rakontas la aventuron de balenŝipo Pequod kaj ĝia obsedita kaj sindetruiga persekutado de granda blanka baleno (kaĉaloto) ekigita de la ŝipestro, kapitano Ahab. La romano, marĝene de la persekutado kaj disvolvigado de la roluloj, estas precipe enciklopedieca, en kiu la aŭtoro inkluzivis longajn kaj detaligatajn priskribojn pri la ĉasado de balenoj en la 19a jarcento kaj aliaj detaloj pri la marista vivo de tiu epoko. Eble pro tio ĝi ne havis komercan sukceson en la unua eldono, kvankam poste ĝi helpis la famigadon de la aŭtoro kaj situigi lin inter la plej bonaj usonaj verkistoj.

Rapidaj faktoj Aŭtoroj, Lingvoj ...

Moby-Dick estas verko kun profunda simbolismo. Oni kutime konsideras ke ĝi havas karakterojn de la alegorio kaj epopeo. Ĝi inkluzivas referencojn al temoj tiel diversaj kiel biologio, religio, idealismo, obsedo, pragmatismo, venĝo, rasismo, hierarkio kaj politiko.

La navigantoj de la balenŝipo Pequod venas el pluraj landoj: Ĉilio, Francio, Islando, Nederlando, Italio, Malto, Ĉinio, Danio, Portugalio, Barato, Britio, Tahitio, Hispanio kaj Irlando, kio sugestas ke Pequod estas reprezento de la homaro.

La bibliaj aludoj de la nomoj de la roluloj aŭ la signifo de la blanka baleno multe pripensigis la legantojn kaj kritikantojn dum pli ol unu jarcento.

Thumb
Batalo kontraŭ Moby Dick
Thumb
Ilustraĵo el frua eldono de Moby Dick
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads