Modomgram

From Wikipedia, the free encyclopedia

Modomgram
Remove ads

Modomgram bengale মধ্যমগ্রাম estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Thumb
Vojo en Modomgram
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Demografio

En 2011 Modomgram havis 196127 da loĝantoj (laŭ taksoj en 2020 370488) kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. En la 1990-aj jaroj loĝantaro de Modomgram atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

Modomgram situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. La urbego kontaktiĝas norde kun distrikta sidejo Barasat kaj sude kun aglomeraĵo, kie situas la internacia flughaveno. Barasat troviĝas 6, Panihati, Ĥorda kaj Norda Dumdum po 8, Kamarati 9, Barakpur 13, Serampore 15, subŝtata ĉefurbo Kolkato 17, tutlanda ĉefurbo Delhio 1304, Mumbajo 1676 kilometrojn (aere) .

Historio

Modomgram estis unu el la dek du feŭdaj provincoj de Bengalio dum la Mogola Imperio. La Brita Orienthinda Kompanio akiris la areon en 1757. La unua fervoja linio atingis la urbon en 1882.

Ekonomio

Modomgram estas precipe industria urbego. Dum la brita erao en la areo estis produktita speciala dolĉ-odora miksita tabako. Baldaŭ ankaŭ estis produktitaj teksaĵoj kaj kaj kaŭĉukoj en uzinoj. La agrikulturo nuntempe kultivas rizojn.

Eduko

En Modomgram kelkaj altlernejoj funkcias.

Lingvoj

La oficialaj lingvoj en Modomgram estas la bengala kaj angla lingvoj.

Thumb
Salutarko

Religio

En Modomgram vivas hinduoj (89%), poste islamanoj (10%), iomete katolikoj (0,5%).

Klimato

Laŭ klimato de Modomgram estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko

Thumb
Stacidomo

Modomgram havas trairan fervojan linion kun stacidomo. La vojoj aŭ stratoj kontinue daŭriĝas al Barasat. Ankaŭ en:overpass (malfermita en 2006) helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Norda Dumdum.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads