Okcidenta Bengalio

subŝtato de Barato From Wikipedia, the free encyclopedia

Okcidenta Bengalio
Remove ads

Okcidenta Bengalio[1]Okcidenta Bengalujo (bengale পশ্চিমবঙ্গ; nepale पश्चिम बङ्गाल [poŝĉim bongo]) estas unu el la subŝtatoj de Barato. Ĝi troviĝas en la oriento de Barato, kaj ĝi limas kun Bangladeŝo. Kune kun Bangladeŝo, ĝi formas la kulturan regionon Bengalio, kiu estis dividita dum la milito de 1948.

Thumb
Rapidaj faktoj subŝtato de Barato, Administrado ...
Thumb
Bengala tigro

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 91 276 115 loĝantoj sur areo de 88 752 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 028 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej dense loĝata regiono de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Kolkato.

Remove ads

Ekonomio kaj politiko

La ekonomio de Okcidenta Bengalio baziĝas ĉefe sur agrokulturo. La provinca registaro estas koalicio de du partioj: All India Trinamool Congress kaj Indian National Congress. Ĝis la elektoj de 2011, la subŝtato estis regata de maldekstra koalicio gvidata de la Barata Komunista Partio. Tiu maldekstra partio regis la subŝtaton je 34 jaroj. Tiel ĝi iĝis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista partio en la mondo.

Remove ads

Klimato

Okcidenta Bengalio havas tropikan klimaton, tio estas tre varma kaj humida somere kaj freŝa vintre. La teritorio estas ĉefe ebena, sed norde estas submontaro de Himalajo. En tiu regiono la distrikto de Darĝiling estas tutmonde fama pro la kultivo de teo. Pri naturo la ŝtato estas fama pro rezervejoj kaj laŭ ĝi nomiĝas la bengala tigro.

Loĝantaro

Plimulto de la loĝantaro estas bengaloj, kiuj loĝas ankaŭ en la oriente najbara ŝtato Bangladeŝo.

La oficiala lingvo de la provinco estas la bengala, kaj la plej granda religio estas la hinduismo, sed tamen estas granda islama minoritato. La regiono estas konsiderata unu de la plej intelekte viglaj de Barato, sed ankaŭ unu de la plej malriĉaj.

Historio

Tiu mondo-regiono estis sub hindua kontrolo ekde la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kiam ĝi venis sub kontrolo de Islamo, kiu disvolvis ties ekonomion kaj komercon. La unuaj eŭropanoj alvenis dum la 15-a jarcento. La Brita Kompanio de Orientaj Indioj hejmiĝis fine de la 18-a jarcento.

Poste la tuta Hindio iĝis kolonio de la Brita Imperio. Tiu atingis sendependon post la Dua Mondmilito, kaj tuj pro kvereloj inter hinduoj kaj islamanoj, la lando estis dividita en du partoj -unu por islamanoj kaj alia por hinduoj. En 1947 Bengalio, kiu estis ĝis tiam provinco de Hindio, estis dividita en Okcidenta Bengalio (kiel subŝtato de Barato) kaj Orienta Bengalio (tiam regiono de Pakistano, kaj nuntempe sendependa ŝtato nome Bangladeŝo).

Remove ads

Pli gravaj urboj de Okcidenta Bengalio

Averto: La datenoj venis el la Germanlingva Vikipedio, tial ne estas la sama kun angla kaj aliaj listoj!

  1. Kolkato 4486679
  2. Haora 1072161
  3. Siliguri 647804
  4. Bidhannagar 615000
  5. Durgapur 566937
  6. Asansol 564491
  7. Maheŝtala 448317
  8. Raĝpur Sonarpur 423806
  9. Suda Dumdumo 403316
  10. Bhatpara 390467
  11. Panihati 377347
  12. Kamarati 330211
  13. Bordoman 314265
  14. Kulti 313809
  15. Balli 293373
  16. Barasat 283443
  17. Dankuni 249840
  18. Norda Dumdum 249142
  19. Borahonogur 245213
  20. Uluberia 222240
  21. Noihati 217900
  22. Ĥargopur 206923
  23. Malda 205521
  24. Holdia 200762
  25. Modomgram 196127
  26. Baharampuro 195223
  27. Rajganĝ 183612
  28. Serampore 181842
  29. Hugli-Ĉuĉura 177833
  30. Midnapore 169127
  31. Ĉandanagar 166949
  32. Utturpara Kotrong 159147
  33. Ŝantipur 159147
  34. Balurghat 153279
  35. Kriŝnanagar 153,062
  36. Barakpur 152 783
  37. Habra 147221
  38. Bankura 137386
  39. Nabadvip 125543
  40. Basirhat 125254
  41. Purulia 121067
  42. Darĝiling 118805
  43. Bangaon 108864
  44. Ĥorda 108496
  45. Ĝalpajguri 107341
  46. Kaljani 100620
  47. Bolpur 80210
  48. Alipurduar 65232
  49. Murŝidabad 44019
  50. Ĝajnagor Maĝilpur 25922
  51. Farakka 21834
  52. Narendrapur sen dateno
Remove ads

Gravaj lokoj

Famuloj de Okcidenta Bengalio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads