Mohelnice

urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Mohelnicemap
Remove ads

Mohelnice estas urbo en Ĉeĥio kun 9 782 loĝantoj (2025), situanta en norda Moravio, 27 km de urbo Olomouc. Laŭ la urbo nomiĝas Mohelnica sulko.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mohelnice (apartigilo)
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Thumb
Ligna kripo en Mohelnice

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohuslavice, Líšnice, Jestřebí, Moravičany, Lukavice, Pavlov, Loštice, Stavenice, Třeština, Mírov, Krchleby, Borušov, Gruna kaj Městečko Trnávka.

Remove ads

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1141, ekde la jaro 1273 Mohelnice estas urbo, kiu havis regulan rondan bazplanon. Konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 14-a ĝis la 15-a jarcentoj kun pordego el la jaro 1540. Dum la tridekjara milito ĝi estis en la jaro 1643 konkerita kaj forbruligita de svedoj.

Dominaĵo estas gotika ununava preĝejo de sankta Tomo el Canterbury, notata en la jaro 1247, kun okulfrape alta svelta turo. Renesanca urbodomo estas el la 16-a jarcento, en placo staras pestkolono el la jaro 1717. En la urba parko estas memortabulo de dekano K. A. Lautner, la viktimo de sorĉistaj procezoj en la 17-a jarcento. En la jaro 1742 prirabis la urbon prusoj. Komence de la 20-a jarcento en la urbo agadis verkisto Antal Stašek.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Partoj de urbo

Konsisto de Mohelnice esios en la jaroj 1980–1990 ankaŭ municipoj Mírov kaj Třeština kaj en la jaroj 1985–1990 ankaŭ municipo Líšnice.

Memorindaĵoj

  • Pestkolono
  • Preĝejo de sankta Thomas Becket
  • Urba turo
  • Mohelnica muzeo
  • Akva pordego

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads