Morris

belga verkisto de bildrakontoj, kreinto de Lucky Luke From Wikipedia, the free encyclopedia

Morris
Remove ads

MORRIS, artistnomo de Maurice de Bevere (Kortrejko, 1923 - Bruselo, 2001), estis belga desegnisto de bildrakontoj kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la Franc-Belga bildliteraturo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Kun René Goscinny kiel precipa scenaristo dum la unuaj 22 jaroj, Lucky Luke, lia unika bildserio, famigis lin.

Morris ekkarieris en la "Compagnie Belge d'Actualités (CBA) animations studios", malgrandaj kaj ĵus kreitaj studioj de animacio en Belgio, kie li renkontiĝis kun Peyo kaj André Franquin. Post la milito, la kompanio fermiĝis kaj Morris laboris kiel ilustristo por Het Laatste Nieuws, nome flandra ĵurnalo, kaj Le Moustique, ĉiusemajna gazeto publikita de Dupuis, por kiu li faris ĉirkaŭ 250 kovrilpaĝojn kaj aliajn multnombrajn ilustraĵojn, ĉefe karikaturoj de kinsteluloj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads