Moësa

From Wikipedia, the free encyclopedia

Moësamap
Remove ads

Moësa estas rivero en la kantonoj Grizono kaj Tiĉino. Ĝia longeco de la fonto ĝis alfluo estas 47 km.

Rapidaj faktoj rivero • fluanta akvejo, Bazaj informoj ...
Remove ads

Geografio

La rivero Moësa fontas sude de la kulmino de San-Bernardino-Pasejo el la Lago de Moesola sur alteco de 2065 m s.m. sur la teritorio de la komunumo Mesoko ĉe la koordinatoj 46° 29′ 27″ N  10′ 15″ O (mapo). Laŭ la rivero nomiĝas la distrikto Moësa, kies teritorio plimalpli kongruas teritorio kun la akvokolekta baseno de Moësa.

Fluvojo

Post la fonto la rivero unue pasas apud la vilaĝeto San Bernardino, tiam fluas tra la baraĵlago Lago de Isolo. La rivero tiam fluas tra la tuta Valo de Mesoko, nome tra la komunumoj Mesoko, Soazza, Lostallo, Verdabbio, Cama, Leggia, Grono, Roveredo kaj San Vittore. En Roveredo de sudo alfluas al Moësa ĝia ĉefa alfluanto Calancasca, kiu fluas tra la valo de Calanca. Post San Vittore la rivero forlasas Kantonon Grizono, trifluas Luminon kaj fine atingas Arbedon.

Remove ads

Alfluo

Sur alteco de 240 m s.m. Moësa en Arbedo-Castione en Kantono Tiĉino alfluas al Tiĉino.

Akvoelektroenergio

Laŭlonge de la rivero situas pluraj akvoleketrejoj, precipe sub la baraĵlago de Isola en Mesoko kaj apud Lostallo. La akvoelektrejo de Calancasca AG en Roveredo utiligas la energion de la flanka rivero Calanĉasca de la akvo retenita en la Lago de Molina.

Hidrologiaj datumoj

La akvokolekta areo de la rivero mezuras 471 km². Ĝia averaĝa akvofluo mezurita dum la lastaj cent jaroj apud Lumino estas 671,3 m². 0,41% de la akvokolekta areo estas kovritaj de glaĉeroj. Okulfrapa estas, ke la meza akvofluo laŭ la hidrologia statistiko dum la lastaj jaroj konstante malkreskis. Dum la lastaj 10 jaroj la averaĝa akvofluo estis 485.58 m² kaj dum la lastaj du jaroj eĉ nur 307.91 m². Tiuj ciferoj montras, ke la Valo de Mesoko evidente dum la lastaj jaroj fariĝis pli seka ol antaŭe. [1]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads