Mrinalini Devi
edzino de Tagore From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mrinalini DEVI (denaske Babatarini, 1a de Marto 1874[1][2] – 23a de Novembro 1902[3]) estis tradukisto kaj la edzino de Nobel-premiita poeto, filozofo, aŭtoro kaj muzikisto Rabindranath Tagore. Ŝi devenis el la distrikto Jessor en nuntempa Bangladeŝo, kie ŝia patro laboris en bieno de Tagore. En 1883, estante nur naŭjaraĝa (laŭ tiama tiea kutimo), ŝi estis edzinigita al Tagore.
Ili havis kvin filojn, du el kiuj mortis infanaĝe.[4]
Mrinalini Devi ne devis iĝi dommastrino tuj post la nupto. La patro de Tagore, nome Debendranath Tagore akceptis kaj ŝin kaj la edzinon de Hemendranath Tagore nome Kŝinatanu en la lernejo Loreto por instrui al ili la anglan. Li ankaŭ aĉetis por ili librojn, skribtabuljn kaj lernejajn uniformojn. Studinte ŝi tie dum unu jaro, Rabindranath nomumis Pandit Herambachandra Bidyaratna, kiel hejman tutoron, por instrui al ŝi Sanskriton. La filo de lia pli aĝa frato Birendranath nome Balendranath instruis al ŝi anglan, bengalan kaj sanskritan literaturojn. Mark Twain iĝis ŝia preferata verkisto.[5]
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads