Muhammad Husajn Hajkal

From Wikipedia, the free encyclopedia

Muhammad Husajn Hajkal
Remove ads

Muhammad Husajn Hajkal (literumita ankaŭ HaikalHeikalHejkal en araba محمد حسين هيكل muˈħæmmæd ħuˈseːn ˈheːkæl; 20an de aŭgusto 18888an de decembro 1956) estis egipta verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj Ministro pri Edukado en Egipto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vivo

Hajkal naskiĝis en Kafr Ghannam, Mansura, Provinco Dakahlija, Egipto, en 1888. Li diplomiĝis pri juro en 1909 kaj doktoriĝis el la Sorbono en Parizo en 1912. Jam studento en Parizo, li verkis tion kio estas konsideratala unua aŭtenta egipta romano, Zajnab. Reveninta al Egiptio, li laboris kiel advokato dum dek jaroj, poste kiel ĵurnalisto. Li estis elektita kiel ĉefredaktoro de la gazeto Al Sijasa, nome organo de la "Liberala Konstituciisma Partio" kies konsilisto li iĝis. En 1937, li estis nomumita Ministro pri Internaj Aferoj en la dua registaro de Muhammad Mahmud Paŝa. Poste li estis nomumita kiel Ministro de Edukado kaj faris reformojn, kiaj malcentralizigo, establado de edukzonoj kaj farado de instruprogramoj nacie orientitaj. Li estis ege influata kaj inspirata de kompletigajn reformojn de Mohammad Abduh, Ahmad Lutfi El Sajed kaj Kasim Amin. Hajkal estas la patro de Fajza Hajkal kiu instruas egiptologion ĉe la Usona universitato en Kairo .

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads