Plurlingveco

kapablo paroli plurlingve From Wikipedia, the free encyclopedia

Plurlingveco
Remove ads

Plurlingveco[1]multlingveco[2] (ankaŭ en nombro de aliaj lingvaj versioj de Vikipedio) povas koncerni la fenomenon de sola homo parolanta du aŭ pli da lingvoj, de komunumo de homoj parolantaj du aŭ pli da lingvoj, aŭ de kontakto inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn.

Thumb
Scienco estas multlingva - marŝo en Melbourne, Aŭstralio.

Plurlingvaj homoj estas kvante superaj al unulingvaj en la homaro.

Por plurlingva homo oni fojfoje uzas la vorton «poligloto», precipe se la homo scipovas multajn lingvojn (multlingveco) aŭ lernas lingvojn ŝatokupe.

Generale, oni parolas pri dulingveco kaj trilingveco por la fenomenon de sola homo parolanta de du kaj tri lingvoj.

Kiu defendas plurlingvecon, diris ke estas bona ĉar povas eviti ke kelkaj lingvoj malaperos. Ekzistas multaj lingvoj kiuj malaperas kaj 90% da lingvoj en la mondo povas malaperiĝi en ĉirkaŭ 50 jarojn.

Thumb
Rubujo en Seattle kun surskribaĵoj en la angla, la ĉina, la vjetnama kaj la hispana.

"Multlingveco signifas, ke niaj pensoj ne kongruas al aparta lingvo, aŭ alkroĉiĝas al siaj vortoj. Nia multlingva lingvo estas la lingva libereco de nia spirita libereco." - Mario Wandruszka (1911-2004)[3]

Remove ads

Plurlingveco en Eŭropo

Ekzistas oficiala leĝaro pri plurlingveco en Eŭropa Unio. Sed, la unua lingvo kiu volas lerni multaj eŭropaj personoj, estas la angla. Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo, kreita je instigo de la Eŭropa Komisiono, faris proponojn (2008) por fortigi Eŭropon pere de la diverseco de lingvoj[4]. Ĉiuj lingvoj, kulturoj, religioj aŭ valoroj estas respektindaj ĉar ili devenas de malsimilaj kulturaj evoluoj[5].

En 2016 okazis poliglota kunveno en Bratislavo, kie proksimume triono de la partoprenantoj parolis Esperanton. Multegaj esperanto-parolantoj subtenas la ideon ke lingvoj valoras esti protektataj kontraŭ lingva hegemonio kaj ke lingva diverseco estas riĉaĵo[6] kaj konservinda heredaĵo de la koncernaj parolkomunumoj.

Esperantista konsorcio el 9 partneroj de 6 landoj, gvidata de kroata Esperanto-eldonejo Izvori lanĉis en 2017-2018 la Erasmus+-projekton. “Multlingvisma Akcelilo”[7] Vidu ankaŭ: Esperanto en EU

Remove ads

Alternativoj

Thumb
Stencilita danĝera signo en Singapuro skribita en la angla, ĉina, tamila kaj malaja (la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro).

En la tuta mondo, kulturo havas multajn formojn, ekzemple ĝia lingvo, ĝia tradicio, ĝia propra muziko, ktp. Pro tio, registaroj de hispanaj landoj en Ameriko pensas ke estas bona ideo instrui al sia popolo la indiĝenajn lingvojn, kiaj la gvarania.

Ankaŭ ekzistas personoj kiuj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi planlingvon, ekzemple Esperanton.

Thumb
Ŝildo kun stratnomoj en la serba, slovaka kaj hungara en la serba vilaĝo Belo Blato.

Kaj aliaj personoj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi mortintan lingvon. Ekzemple, la latina lingvo.

Remove ads

Arto

Muziko

Pliaj informoj: Multlingveco en muziko.

Teatro

La uzo de pluraj lingvoj ekzemple en unusama arta prezento estas simbolo de internacia "inter-lingva" aranĝo. Needcompany, internacia teatra kompanio en Bruselo, ofte ludas verkojn de Ŝekspiro,en kiuj la aktoroj foje estas devigataj paroli en diversaj lingvoj. Tiel la teatraĵo fariĝas aktiva lingva ago kaj formo de lingvopolitiko en Bruselo[8].

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads