Multokula O
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Multokula O (ꙮ; kursive ꙮ) estas unu el malordinaraj arkaikaj variantoj de la signobildo por la cirila litero О (kaj la plej stranga el ili). Oni uzis ĝin tre malofte en malmultaj malnovslavaj manuskriptoj kiel la unuan literon en la radiko око (okul-) ĉiam en kunmetita vorto kun la signifo "multokula" en vortokombino серафими многоꙮчитїй (serafoj multꙮkulaj). El la manuskripto de Psalmaro, skribita en la fino de 15-a jarcento oni priskribis tiun signobildon en 1928. En la manuskripto ĝi konsistas el 10 unuokulaj literoj, la Unikoda signo havas nur 7.[2]

Ĉar tiu ĉi formo de la litero O aperis nur ene de vorto, ĝi ne havas majusklan formon en Unikodo.[3]
Remove ads
Kodoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads