Multuniverso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La multuniversomultiverso estas la hipoteza aro da multaj eblaj universoj (interalie nia universo) kiuj kune konsistigas la tutan realaĵon. La diversaj universoj ene de la multuniverso estas nomataj paralelaj universoj (aŭ "alternativaj universoj", "kvantumaj universoj", "interpenetrataj dimensioj", "paralelaj mondoj", "sinsekvaj realaĵoj", "alternativaj tempolinioj", ktp). La strukturo de la multuniverso, la naturo de ĉiu universo ene de ĝi kaj la interrilato inter la diversaj konsistigantaj universoj, dependas de la specifa konsiderata hipotezo pri koncerna multuniverso.

Multuniverso estas hipotezita en kosmologio, fiziko, astronomio, filozofio, transpersona psikologio kaj fikcio, precipe en sciencfikcio kaj fantazio. La specifa termino multuniverso (angle multiverse), kiu estis elpensita en 1895 de psiĥologiisto William James[1] estis popularigita de sciencfikcia aŭtoro Michael Moorcock. En ĉi tiuj kuntekstoj, paralelaj universoj ankaŭ estas nomitaj "alternativaj universoj", "kvantumaj universoj", "interpenetrataj dimensioj", "paralelaj mondoj", "sinsekvaj realaĵoj", "alternativaj tempolinioj", ktp.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads