Mutelo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mutelo
Remove ads

Mutelo (el la latina mutulus signifante «kaprokapo»), estas ornama elemento de la antikva grek-romia arkitekturo konstituata de plateto kiu formas parton de la entablemento. Apartenanta al la dorika ordo, ĝi situas sub la gejsono (suba parto de la kornico), fronte al triglifoj, kies longecojn kunhavas. La mutuloj estas dismetitaj sur la triglifoj kaj la metopoj kaj korespondas supre kun la reguloj kiuj estas sub tiuj.

Thumb
Hispanlingva priskribo de la arkitekturaj elementoj de la dorika ordo: la muteloj estas indikitaj duarange el supro, sub la kornico.
Thumb
La mutuloj (5) estas situaj sub la gejsono de la kornico (4).

Laŭ Francisko Azorín mutelo estas Tipa modilono senornama ĉe la entablemento de la dorikorda konstruaĵo, kun gutoj ĉe ĝia sofito.[1] Li indikas etimologion el la greka mutilos (konko) kaj de tie la latina mutulus.[2]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads