Mutiledoj

familio de pli ol 7000 specioj de vespoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Mutiledoj
Remove ads

Mutiledoj, Mutillidae, estas familio de pli ol 7000 specioj de vespoj kies senflugilaj inoj similas al grandaj, harhavaj formikoj. Ties komuna nomo velurformikoj referencas al ilia densa hartufo, kiu plej ofte estas brile skarlata aŭ oranĝkolora, sed multaj povas ankaŭ esti nigra, blanka, arĝent- aŭ or-kolora. Iliaj brilaj koloroj utilas kiel aposemataj signaloj. Ili estas konataj pro siaj tre dolorigaj pikiloj, (nome la pikilo de la specio Dasymutilla klugii estis klasita je 3 en la dolorindico de Schmidt kaj daŭras ĝis 30 minutoj),[1] de tie la komuna nomo bovomurdistobovoformiko. Tamen, mutiledoj ne estas agresemaj kaj pikas nur defende. Krome, la vera tokseco de ilia veneno estas multe pli malalta ol tiu de mielabeloj aŭ rikoltformikoj.[2] Malkiel veraj formikoj, ili estas solemaj, kaj ne havas kompleksajn sociajn sistemojn.[3]

Thumb
Dasymutilla en sudokcidenta Usono.
Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads