Mutrux

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Mutrux
Remove ads

Mutrux estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 130 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Mutrux situas ĉe la suda deklivo de la suda montoĉeno de la Ĵurasa Montaro, proksimume 2 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kun bela vido al la lago, la svisa mezlando kaj la Alpoj. Ĉe la deklivo de Monto Aubert troviĝas sur alteco de 1120 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mutrixx kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 60,8% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mutrux limas en okcidento kaj nordo al Provence, en nordoriento al Fresnes (NE), en sudoriento al (NE), kaj en sudo al Concise.

Trafiko

Mutrux situas flanke de la gravaj trafikvojo. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Concise al Provence. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Vaumarcus. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Provence.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mutrux datiĝas el la jaro 1309 kiel Mostrue. Dum mezepoko Mutrux apartenis al la Senjorujo Grandson kaj sub la berna regado de 1476 ĝis al Helveta Revolucio de 1798 al la ministrejo Provence interne de la berna Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads