Nagasako

kerna urbo en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Nagasakomap
Remove ads

La urbo Nagasako[1][2] (japane 長崎 (ながさき), Nagasaki, formale 長崎市 (ながさきし) Nagasaki-ŝi) estas historia urbo, situanta en okcidenta parto de la insulo Kjuŝuo, kaj ĉefurbo de la samnoma gubernio Nagasako.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki.
Thumb
Rapidaj faktoj urbo de Japanio • kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • havenurbo • konferenca kaj turisma urbo, Ĝemelurboj ...

Post Hiroŝimo, ĝi estas la 2-a kaj la lasta urbo damaĝita de atombombado en 1945.

De 1640 por ĉirkaŭ 2 jarcentoj en Epoko de Edo la urbo estis la sola haven-urbo kun permeso komerci kun fremdaj landoj, i.a. Nederlando.

Remove ads

Geografio

La urbo estas ĉirkaŭita de montoj je tri flankoj. Sude ĝi havas internacian havenon. La urbo havas multe da deklivoj.

Historio

  • 1570: Nagasaka Haveno malfermiĝis
  • 1571: Nagasako ekkomercas kun Portugalio (ĝis 1639)
  • 1635: Deĝima konstruiĝis, kiel artefarita insulo en la haveno por komerci kun aliaj landoj
  • 1808: Incidento de Faeton
  • 1823: Philipp Franz von Siebold venis, kiel kuracisto rezidanta en la nederlanda komerco-domo
  • 1889: Municipa sistemo ekfunkciis, Nagasako ekoficis
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki.
Remove ads

Vidindaĵoj

Pacoparko de Nagasako

Sur monteto norde de la muzeo pri atombombado troviĝas Parko de Paco[3].

Esperanto-movado

En 1902, franca instruisto Alphonse Mistler loĝanta en Nagasako aperigis artikolon pri Esperanto en loka ĵurnalo, kaj tio estas kredata kiel la unua mencio pri Esperanto en Japanio. Danke al la artikolo naskiĝis la unuaj japanaj esperantistoj kiel Kuroita Kacumi.

En 1934, la 22a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. En 2010, la 97a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Ekzistas ankaŭ mondcivitana paco-deklaro de Nagasako en Esperanto[4].

Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads