Nagui

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nagui
Remove ads

Nagui Fam, tiel nomata Nagui, estas animanto de radio kaj televido, produktisto kaj komediisto, naskiĝinta la 14an novembro 1961 en Aleksandrio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Nagui en Saint-Tropez (2015).
Remove ads

Biografio

Nagui naskiĝis la 14an novembro 1961 en Aleksandrio (Egiptio)[1]. Lia patro, Lofty Fam de grek-egipta deveno, estas profesoro de literaturo en Sorbono (specialisto pri Lamartine) kaj lia patrino, Colette Teitelbaum, de franc-itala deveno estas profesoro de franca, greka kaj latina.

Je la fino de la jardeko 1970, li partoprenis en pirataj radioj, notinde Radio Midi kaj Radio Vintimille.

En 1983, dudekdujaraĝa, li debutis en la televido Tele Monte Carlo, prezentante la elsendon Club 06, ĝis 1985.

En 1989, li alvenis en TF1 por animi Et puis quoi encore (kaj kio ankoraŭ), sed li estis maldungita post kelkaj elsendoj.

En 1993, Nagui fondis Air Productions, sia societo de produktado, instalita en La Plaine Saint-Denis kaj ekis sur la kanalo France 2, muzikan elsendon, Taratata, kie li ricevas artistojn ludante siajn pecojn spektantare. Ĝi ricevis la 7 d'or (7 de oro) de la plej bona muzika elsendo en 1995 kaj ankaŭ en 2000.

Ekde 2014, li prezentas sur France Inter, inter 11h kaj 12h30, la humuran elsendon La Bande originale (la originala bando), kun notinde Leïla Kaddour-Boudadi.

Remove ads

Honoraĵoj

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads