Nathaniel Hawthorne
Usona romanisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nathaniel HAWTHORNE (naskita la 4-an de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco; mortinta la 19-an de majo 1864 en Plymouth, Nov-Hampŝiro) estis usona verkisto.

Remove ads
Vivo
Li naskiĝis kiel Nathaniel Hathorne je la 4-a de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco. William Hathorne, la praprapraavo de Nathaniel, estis la unua de lia familio, kiu venis el Anglio, unue ekloĝante en Dorchester (Masaĉuseco), kaj poste en Salem. Lia prapraavo estis John Hathorne, unu el la juĝistoj de la Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem. Li eble ŝanĝis sian nomon por malligi sin de tiuj.[1]
Stilo
Hawthorne estas plej konata hodiaŭ pro la multaj noveloj kaj kvar ĉefaj romanoj, kiujn li verkis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj. La romanoj estas: The Scarlet Letter (1850), The House of the Seven Gables (1851), The Blithedale Romance, kiu estis publikigita en 1852, kaj The Marble Faun, kiu estis publikigita en 1860.
Li nomis siajn novelojn "Fabeloj". Hawthorne publikigis multajn rakontojn anonime kaj sub plumnomoj en revuoj kiel The New England Magazine kaj The United States Democratic Review. En lia nomo li subskribis sian verkon nur en 1837 kiam eldoniĝis la rakontolibro Twice-Told Tales (Dufoje rakontitaj rakontoj).
La plej granda parto de la laboro de Hawthorne situas en Nov-Anglio. Multaj el liaj noveloj legeblas kiel moralaj alegorioj influitaj de lia puritana fono. La rakonto Ethan Brand rakontas pri viro, kiu serĉas la nepardoneblan pekon, kaj serĉante, li faras ĝin. Unu el liaj plej famaj rakontoj estas The Birth Mark (La Naskiĝa Marko) temas pri kuracisto, kiu forigas naskomarkon de la vizaĝo de sia edzino per operacio, kaŭzante ŝian morton. La rakonto The Maypole of Merrymount priskribas renkontiĝon inter puritanoj kaj la fortoj de anarkio kaj hedonismo.
"Human nature will not flourish, any more than a potato, if it be planted and re-planted, for too long a series of generations, in the same worn-out soil"
La homa naturo ne prosperos pli ol terpomo, se ĝi estos plantita kaj replantita, dum tro longe kaj dum tro multaj generacioj, en la sama elĉerpita grundo.
-- The Scarlet Letter (La Skarlata Letero)
Remove ads
Referencoj
Fontoj
En Esperanto aperis
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads