Nacisocialisma Germana Laborista Partio

politika partio en Germanio (1920–1945) From Wikipedia, the free encyclopedia

Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Remove ads

Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).

Rapidaj faktoj Komenco, Fino ...

Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la tutmonda ekonomia krizo de 1929. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. Großdeutsche Volksgemeinschaft.

Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia gvidulo Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la Duan Mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.

Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.

Remove ads

Parlamentaj elektaj rezultoj en Nazia Germanio

Parlamentaj elektoj de novembro 1933 en Nazia Germanio

Pliaj informoj Politika partio, Voĉdonoj ...

Germana parlamenta elekto de 1936

Pliaj informoj Politika partio, Voĉdonoj ...

Germana parlamenta elekto de 1938

Pliaj informoj Politika partio, Voĉdonoj ...
Remove ads

Supera regopovo

Fronte de la partio estis Führer Adolf Hitler. Lia anstataŭanto ekde la 21-a de aprilo 1933 ĝis la 10-a de majo 1941 estis Rudolf Hess. Poste sekvis 18 superaj komisaroj. Jen kelkaj el ili:

Vidu ankaŭ

Thumb
partiaj govoj 1926, 1928, 1933, 1937, 1939 kaj 1943
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads