Nazulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio, konata kiel bekantan en malaja, estas ruĝec-bruna arborema malnovmonda simio kiu estas endemia sur la insulo Borneo en Sudorienta Azio, kie tiu specio kunvivas kun la Bornea orangutano. Ĝi apartenas al la monotipa genro Nasalis, kvankam ankaŭ la simakobu estis tradicie inkludita en tiun genron.[1]


Tiu simio estas konata ankaŭ laŭ la malaja nomo monjet belanda ("nederlanda simio"), aŭ eĉ orang belanda (simple "nederlandano"), ĉar indonezianoj rimarkis, ke la nederlandaj koloniistoj ofte havis simile grandajn ventrojn kaj eĉ nazojn.
Tiu specio de simio estas facile identigebla pro sia rara granda nazo.
Remove ads
Taksonomio
La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio apartenas al la subfamilio de Kolobenoj de malnovmondaj simioj. La du agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:[2]
- N. l. larvatus (Wurmb, 1787), kiu okupas latutan teritorion de la specio
- N. l. orientalis (Chasen, 1940), limigita al nordorienta Kalimantan
Tamen, la diferencoj inter la subspecioj estas malgranda, kaj ne ĉiuj fakuloj agnoskas N. l. orientalis.[2]
Remove ads
Bildaro
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads